Papado en Avinjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Papado en Avinjono korespondas al periodo de la historio de la Kristana Eklezio de okcidento dum kiu la katolikaj papoj rezidis en Avinjono (Francio) - ekde 1309 ĝis 1377.

Tiu periodo estas ankaŭ definita “Avinjona kaptiteco) el la latina captivus (prizonulo). Tiu termino ĉe la samtempuloj ne aludis al prizona kondiĉo, sed al situacio de maltrakvileco kaj sufero similaj al tiuj suferirataj de la juda popolo en Babilono (587 – 517 a.K.).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭfaktoj[redakti | redakti fonton]

Portreto de Francesco Petrarca, 1376 ĉirkaŭ, (Altichiero da Zevio Padovo).

Papo Bonifaco la 8-a (1294-1303) ekregnis en Romo disŝirita de la internaj luktoj inter la nobelaj familioj: en la provo ilin repacigi, ankaŭ per la forto, li kreis al si, kun sukcesoj, ankaŭ malamikojn. Krome diversaj eŭropaj ŝtatoj kontrastis kun Romo ofte pro financaj kaŭzoj kaj ankaŭ pro entrudiĝoj en aferoj de la Eklezio. En tiu konteksto la papo aŭdacis, unuafojon en la historio de la Eklezio, anonci kaj realigi la unuan “sanktan Jaron” kiu movis grandan alfluon al Romo, kaj, post kelkaj jaroj elmeti la faman enciklikon “Unan Sanctan Ecclesiam” (1302) per kiu energie reasertis la principon ke oni devas obei, ĉiukaze, al la decidoj de la papo, ankaŭ ŝtatoj ktp.

Lia posteulo Benedikto la 11-a (1303-1304) trafis en la jam kutimajn disŝiriĝojn inter la nobelaro romana dum Filipo la Belulo, reĝo de Francio, instigis por procecigi Bonifacon la 8-an pro supozitaj simonio, herezo kaj akordiĝoj kun la diablo (pervere, Bonifaco malpermesis ke la reĝo disponu laŭvole je la posedaĵoj kaj ekleziaj oficoj). Sed Benedikto ne havis tempon por sanigi la aferojn ĉar la morto lin kaptis, la sekvantan jaron, en Peruĝo ĉar Romo fariĝis tro malsekura por la papa kortego.

Filipo la Belulo. Miniaturo el Recueil des rois de France. Nacia Biblioteko de Francio, Parizo.

La elektiĝo de Avinjono[redakti | redakti fonton]

La ne-sekureco en Romo sugestis al la Kardinala Kolegio aranĝi Konklavon en Peruĝo: ĝi daŭris ne malpli ol 11-ajn monatojn. Tiu longeco estis ŝuldita al la necerteco de la kardinaloj pri la programo sekvenda en la gvido de la Eklezio: iuj kardinaloj tendencis por la reveno al la politiko de forto praktikita de Bonifaco la 8-a, aliaj por akordiĝanta vojo kiu – trankviligante la reĝon de Francio – evitu la minacitan galikanan skismon sed precipe la proceson kontraŭ Bonifaco la 8-a: permesi ke ero de la klerikaro (tiu franca) juĝus papon kaj eventuale lin deklarus hereza estintus danĝera precedenco krom kontraŭjura. Fine, venkis la akordiĝanta linio kaj estis elektita franco Bertrand de Got, kiu sin nomis Klemento la 5-a (1305-1314). Li ne ĉeestis konklavon ĉar li estis en Bordeaux kiel ĉefepiskopo de la urbo: La papo petis de la kardinaloj ke ili lin atingu en Liono por la kronado: tio ne estis novaĵo, iam papo Kalisto la 2-a estis kronita en la najbara Vieno de Francio. Ili konsentis kaj, post la ceremonio, Klemento la 5-a revenis al Bordeaŭxx. Kiel antaŭvidite de kardinaloj, Reĝo Filipo sin montris akordiĝanta kun la papo, kaj en 1307 proponis al li interŝanĝi la proceson kontraŭ Bonifaco kun la kanona eliminado de la Templana Ordeno, kies posedaĵoj ekscitis la intereson de la reĝo. Klemento la 5-a ssim montris akceptema, sed tujpost konsciiĝis ke en tiu cirkonstanco necesis kaj “reaserti” la sendependon de la Apostolan seĝon kaj samtempe “teni” tre firmaj la konaktojn kun la franca reĝo: 1309 tial li venis el Bordeaux, kiu apartenis al la angla krono, al Avinjono, kiu ĝis tiam estis feŭdo de Anĵuoj, suverenoj de Napolo]] (el kiuj li obtenis permeson establiĝi, post la pagado de 80.000 florenoj) sed tiu troviĝis tre najbare al la ĉirkaŭurba viena kamparo, papa feŭdo.

La papo ĉi tie povis sin senti dome kaj samtempe najbara al la lokoj kaj personoj ĉirkaŭ kiuj oni ludis la destinojn de la Eklezio. Krom tiuj konsideroj, la informoj venintaj el Romo rilate la publikan ordon malkonsilis la revenon de la papo al sia historia sidejo. Se unuflanke ne eblas koni la intencojn de Klemento la 5-a koncerne la revenon al Romo, aliflanke la multaj intervenoj avantaĝe de la urbo Romo kaj de Italio ĝenerale lasas pensi ke la papoj konsideris provizora la restadon en Avinjono.

Klopodoj pri la reveno al Romo[redakti | redakti fonton]

La juĝo laŭ kiu la papoj konsiderus nedefinitiva la avinjonan solvon pruveblas per fakto de la financado de militaj kaj diplomataj ekspedicioj volitaj de la papoj en iliaj italaj posedaĵoj por reestabli la papan aŭtoritaton en tiuj teritorioj. La precipaj ekspedicioj estis:

Johano la 22-a (1316-1334):

Benedikto la 12-a (1334-1342):

Klemento la 6-a (1342-1352) (la malpli inklina al la reveno):

Inocento la 6-a (1352-1362):

  • Ekspedicio de la kardinalo Albornoz (1353-1357)

Urbano la 5-a (1362-1370)

  • 1364: Diplomata misio de la papa legato Audroin de la Roche cele de la reveno de la papo al Romo
  • 16-a de oktobro 1367: La papo solene revenas kaj rezidas en Romo ĝis 1370, kiam novaj tumultoj lin devigas reveni al Avinjono.

Tiuj iniciatoj pro favori la revenon al Romon pruvas ke la papoj intencis Avinjonon kiel provizoran solvon kaj tial estas dementita la komuna diro ke la papoj ignoris Romon . Male, ĉiuj papoj, kiu pli kiu malpli, neniam ĉesis provi rekuperi la italajn teritoriojn, kiuj pro manko de la ĉeesto de la papa aŭtoritato, estis kapto de anarkio. El la nombro de la papoj interesitaj pri Romo, malĉeestas unike Klemento la 6-a.

La reveno al Romo[redakti | redakti fonton]

Gregorio la 11-a (1370-1378) estis solecitita de multaj por ke li imitu Urbanon la 5-an; en tiu aktiveco de konvikigo distingiĝis Sankta Katarina de Sieno. La papo konsciiĝis ke la motivoj de la translokiĝo al Avinjono estis jam superitaj. Francio estis absorbita en la Centjara milito kaj la situacio en Romo ŝajnis orientiĝi al la malpli malbono. Ne estis permesite daŭrigi prokrasti sen la risko de la kolapso de la koncepto mem pri “Sankta “Roma Eklezio”- La 27-an de januaro 1377 la papo faris solenan aliron en Romon: de tiam ĝis niaj tagoj, tiu urbo daŭrigos esti la urbo de la Supera Pontifiko kaj de la Roma Kurio.

La Eklezio en la avinjona periodo[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ[redakti | redakti fonton]

La avinjona memekziliĝo reprezentas malfacilan periodon por la Eklezio ne pro la decido translokiĝi sed pro la konsekvencoj kiujn tio kuntrenis kaj do pro ĝia bildo en tiama Eŭropo. Multaj estis la problemoj alestiĝintaj en tiu epoko.

Gregorio la 11-a en ĉizaĵo de la 19-a jarcento.

La precipa kaŭzo de tiuj okazintaĵoj estis la spirita febleco de la avinjona Eklezio elmerĝebla el tiuj konsideroj:

  • samlimante kun reĝa Francio kaj gvidite de francaj papoj, la Eklezio estis vidita submetita al la avantaĝoj de la franca monarkio
  • Avinjono estis invadita de bankistoj, metiistoj kaj artistoj kiuj ĉiam gravitis ĉirkaŭ la papa kortego: sed se tiuj estis eltenebla en Romo kaj neniu skandalis pro tio, ĉiuj amasigitaj en la malgranda Avinjono ili allasis ĉe samtempuloj impreson troviĝi en ĉiamdaŭra merkato. Pro tio Petrarca ekkrie ĝin kromnomis malpia babilono: la saman impreson havis ĝiaj samtempuloj
  • la malfacilaj komunikaĵoj kun la eŭropaj ŝtatoj kaj la grandegaj elspezoj ŝulditaj al la kreado de novaj strukturoj por la papa kortego kaj kurio (ekzemple, Palais des Papes (Palaco de la Papoj) kaŭzis la falon de la funkciigaj papaj enspezoj: por trovi rimedon kontraŭ tiaj ekonomiaj problemoj, la Papoj plipezigis la enkasigon de tributoj ĝis ĝin peli al la limoj de la elteneblo kaj ĉio estis okazo por enkasigi monon (indulgencoj, nuligo de votoj...). La ekscesoj de la fiska sistemo allasis impreson ke la Eklezio fariĝis centro pli financa ol spirita.

Favore[redakti | redakti fonton]

La moderna historiografio (Bernard Guillemain kaj Guillaume Mollat inter ĉiuj) juĝas laŭmaniere pli ekvilibra la avinjonan periodon kompare kun la antaŭa bildo de la "Katastrofo de la papado". Se pervere la malfacilaĵoj ne estis malmultaj, estas sammezure vere ke la papoj de tiu periodo, en la relativa trankvilo de la franca urbo – povis entrepreni profundan reorganizon de la kuria aparato per enkonduko de oficoj kaj institucioj kiuj, spite de multaj modifoj, ankoraŭ hodiaŭ estas normoj de la burokrataro kaj prerogativoj de la papo. Se ekzempli:

  • Invento de la preventa bilanco, intuicie de Johano la 22-a
  • starigo de la Tribunalo de la Roma Rota, tiel nomata ĉar la juĝistoj turniĝis (latine rotatim)
  • reformo de la Apostola Ĉambro
  • enkonduko de la papa indiko por la Episkopoj (male, antaŭe, tiu indiko estis tasko de la Kapitoloj (La nomumo estis, tamen, ĉiam rezervita al la papo).
  • Alestiĝo de la devo, por la prelatoj kun animzorgo, rezidi en la diocezo al ili konfiditaj

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La konsekvencoj de tiu avinjona ekziliĝo por la Katolika Eklezio estis diversnaturaj. La precipa:

  • estonta efekto de la sperto kaj reorganizo de administra strukturo kreis tiun financan kaj administran stabilecon kiu permesos al la Apostola Seĝo esti protagonista de la Renesanco. La centraligo de la povo en la mano de la Roma kurio unuflanke plifaciligis la raciigon kaj la superrigardon de la internaj aferoj, aliflanke ebligis ankaŭ la eksponentan kreskon de la praktiko de nepotismo. Male, la tuja efekto de la perdo de kredebleco certe estis la naskiĝo de la naciaj eklezioj kaj la Granda okcidenta skismo, kiu fakte naskiĝos tuj post la morto de Gregorio la 11-a

Listo de la papoj Avinjonaj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La termino estis malrekte forĝita de Petrarca: en la soneto 114 de sia Canzoniere (Kanzonaro, en Dell'empia Babilonia): li identigas lAvinjonon kun Babilonio biblie intencita kiel ĉefurbo de la malvirto kaj malboneco en kiu estis devigitaj travivi la tiamaj judoj.
  2. La ceremoniaro estis organizita de la franca kardinalo Guy de Boulogne

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bernard Guillemain, I Papi di Avignone, Ediz. San Paolo, 2003
  • Guillaume Mollat, Les Papes d'Avignon, Parigi 9ª ediz., 1950
  • Francesco Petrarca, Canzoniere (sonetti n° 114-136-137-138)
  • Agostino Saba, Storia della Chiesa, Torino, UTET, 1954

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]