Papajo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 2 Dec. 2012.
5 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Papaja planto kun nematuraj fruktoj
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Carica papaya L. |
||||||||||||||
Papajo (Carica papaya, ankaŭ melonarbo) estas neotropika, molatrunka arbedo, kiu apartenas al la planta familio de melonarbacoj. La arbedo originas el malaltebenaĵo kaj marbordaj regionoj de tropika Ameriko. La hispanoj provis jam en la 16-a jarcento transplanti tiun vegetaĵon al la Antiloj kaj la Filipinoj. Hodiaŭ ĝi estas kultivata dise en la tropikoj kaj subtropikoj.
Frukto [redakti]
La frukto estas long-ovala aŭ ronda ĉirkaŭ 25 cm granda kaj povas pezi 3 ĝis 6 kg. En Eŭropo aperas surmarkete nur la havaja papajo, kies ekzempleroj pezas 0,5 kg.
Filmo [redakti]
- la odoro de la verda papajo, Vjetnamo/Francio 1993, Reĝisoro: Tran Anh Hung
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |

