Papavacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papavacoj
Papaver rhoeas
Papaver rhoeas
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Papavacoj Papaveraceae
Juss.
Genroj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Papavacoj (Papaveraceae) estas familio de dukotiledonaj plantoj, kreskantaj ĉefe en freŝe movigitaj aerumitaj grundoj.

La petaloj nombras 4, la sepaloj 2 en la floroj, la sepaloj frue defalas. Ili havas multajn stamenojn, la frukto estas unu aŭ plurparta kapsulo. La grajnoj estas etaj, multnombraj. La endospermo entenas oleon. Laktosuka, moltiga planto kun aktinomorfaj floroj. Ili enhavas multajn alkaloidojn.

Floroformulo: K2C2+2AooG00-2, ovario sube staranta.

La kutima (nutra) papavo (Papaver somniferum) estas de miljaroj kulturita kuracplanto. Ĝia origino, deveno estas nekonata, eble el la Mediteraneo. La plantotigo estas blueca pro vakso. La supraj folioj estas tigovolvantaj, kun onda, segita rando. La koloro de la etaj grajnoj kaj la floro estas tre diversa. La frukto estas ferma aŭ per poroj malfermiĝanta kapsulo. Ĉe la kapsulfrukto de la pratipoj, sub la stigmokrono troviĝas truetoj, tra kiel elfalas la grajnoj. La blugrajnaj specoj estas ŝatataj surmerkate.

La laktosuko estas blanka, kiu sekiĝinte bruniĝas. Tio estas la opio, kiu enhavas 20-25 % alkaloidojn, el kiuj multaj tre grava drogo estas (morfino, kodeino, tebaino, narkotino, papaverino ktp.) Oni povas ekstrakti la morfinon kaj aliajn alkaloidojn el la el la sekaj flankproduktoj (kapsulo, durtigo). Tiun proceson ellaboris la hungara János Kabay, farmaciisto.

Ĝi gravas ankaŭ kiel nutroplanto: oni trovas en la senopiaj plantoj 43-53 % el grasa oleo kaj 18-22 % el proteino.

La oleo estas bazmaterialo por la farbo- kaj la sapoindustrio, la rekremento estas grava furaĝo por brutoj.

La planto ŝatas la humriĉan, ĉernozjoman agron.

  • Ornama papavo (Papaver orientale) kun siaj sangoruĝaj floroj estas ornamplanto.
  • (P. bracteatum)
  • Reado (P. rhoeas) unu el la plej ofte trovataj papavetoj, estas unujara ruĝ-flora planto, vivante apudtrate, en grenkampoj. Ĝi pli ofte kreskas en la aŭtune semitaj kulturoj. Ĝi ne havas grandan bezonon je la agro. La laktosuko kaj la tuta verda planto estas venena. La farbaĵojn de la florfolio uzas la sukeraĵ-industrio.
  • Kelidonio (Chledinoium) havas plume entranĉitajn foliojn , malgrandaj umbele aranĝitajn flavajn florojn kaj longajn linioformajn kapsulojn. La tuta planto enhavas akran oranĝflavan latekson (laktosukon).
    • (Chledinoium majus)

Ŝablono:LigoLeginda