Papermueleja kluzo Werden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detale fidinda rekonstruado de la levoponto trans la kluzo (laŭ planoj el la jaro 1902)
Trakcio rekonstruita laŭ malnovaj fotoj
Kluzpordo rekonstruita laŭ malnovaj fotoj

La malnova papermueleja kluzo Werden ĉe la rivero Ruhr en la urbeto Werden, apartenanta al Essen ,estis konstruita en la jaroj 1777 ĝis 1778. Tiu ĉi ne plu funkcianta kluzo troviĝas hodiaŭ inter la lago Baldeney kaj la lago Kettwig en la Löwental (leonvalo).

En la jaroj 1774 ĝis 1780 oni konstruis dekses kluzojn ĉe la Ruhr inter Ruhrort kaj Fröndenberg-Langschede. Laŭ instigo de Frederiko la 2-a de Prusio la Ruhr devis fariĝi ŝipirebla laŭlonge de tiu ĉi vojo, kiu okazis malgraŭ la rezisto de lokaj terposedantoj. Nur nur helpe de kluzoj karbotransporto povas funkcii sen transŝarĝado ekde la graflando Mark ĝis la Rejno. Sed ekde 1860 la evoluanta fervojo transprenis grandan parton de la transportoj sur la Ruhr, la tiutempe plej trafikata rivero de Eŭropo. La ŝipiro sur la Ruhr ja dependis de la sezonoj.

La abato de Werden, Johannes Hellersberg (abato ekde 1774 ĝis 1780), konstruigis ekde 1777 ĝis 1778 la kluzon tuj apud muelejo ĉe la maldekstra riverbordo. En 1834 oni anstataŭis ĝin per la nova papermueleja kluzo kun la konserviĝinta kluzgardista domo. La malnova malaperis pro la konstruado de la nova strato Laupendahler Landstraße.

Ĝis komenco de la 1950-aj jaroj la kluzo funkciis kaj nur pro la novkonstruita lago Kettwig ĝi estis superflua. Ĉar nun la akvonivelo estis ĉ. du metrojn pli alta kaj garantiis en tiu ĉi sekcio sufiĉan akvoprofundecon, por kiu oni ne plu bezonis kluzon. La malnovan papermuelejan kluzon oni plenigis en 1956 per la rubaĵo ekestinta per la malkonstruado de la malnova vejro. Tamen antaŭ ol la kluzo inkluzive kluzogardista domo submetiĝis al la monumentprotektado en 1987, la Statistisches Amt für Wasser- und Abfallwirtschaft Düsseldorf (StAWA) (ŝtata oficejo por akvo- kaj ruboekonomio) senrubigis la kluzon, restauris ĝin kaj konektis ĝin nur al la malsupra akvo.

La kluzo estas 63,67 metrojn longa kaj 5,58 metrojn larĝa. La kluzomuro finiĝas 3,5 metrojn super la hodiaŭa akvonivelo, kiu dum funkciado de la kluzo estis ĉ. 2 metrojn pli malalta. La kluzo superis tiam diferencon inter supra kaj malsupra akvo de 2,70 metroj.

Laŭlonge de la kluzo kuŝas ankoraŭ 80 metroj da pavimo de la malnova haŭlovojo, sur kiu ĉevaloj trenis la barĝojn kontraŭfluen per ŝnuregoj. la origine 3,70 metrojn larĝa haŭlvojo ĉi tie devis esti novinstalita en 1993.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]