Papiroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papirosoj

Papiroso estas mallonga, sed iom pli dika cigaredo kun malplena papera tubeto.

La cigareda cilindro havas proksimume trionon de la tuta longeco. La tubeto el pli densa papero samtempe ebligas teni papiroson en la mano, servas kiel baro kontraŭ trafo de tabako en la buŝon, sed ĝia ĉefa destino estas funkcio de cigaredingo.

La papirosoj distingiĝas laŭ longeco de la cigaredingo kaj kvalito de tabako.

Ĝenerale, la papirosoj diferencas de la cigaredoj pri foresto de filtro kaj pri strukturo de papero: diference de la cigareda, la papirosa papero malrapide brulas, sed ne bruletas.

Vidu ankaŭ