Papiruso 66
| MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENO | |
| PAPIRUSOJ | |
| “PAPIRUSO 66 aŭ Bodmer II” | |
| nomo = papiruso | |
| numero = 66 | |
simbolo = 66 |
|
| teksto = evangelio laŭ Johano 1:1-6:11; 6:35-14:26,29-30; 15:2-26; 16:2-4,6-7; 16:10-20:20,22-23; 20:25-21:9,12,17 | |
| datado = 200 ĉirkaŭ | |
| lingvo = greka | |
| malkovro = ĉe Jabal Abu Mana (Egiptio) | |
| konservado = ĉe Biblioteko Bodmera de la Fondaĵo Martin Bodmer | |
| dimensioj = 39 folioj; 14.2×16.2 cm; 15-25 linioj ĉiupaĝe | |
| tipo = libera teksto | |
| kategorio = I | |
| mano = skribisto, precipa revizoro, akcesora korektisto | |
noto = Tre simila al Papiruso 75 75, al Vatikana Kodekso B, al Oncialo 0162; ĝi mankas je la perikopo de la Virino Adulta |
|
La Papiruso 66 (
66), konata ankaŭ kiel Papiruso Bodmer II, estas antikva papiruso de la Nova Testamento, entenanta preskaŭ tutan la Evangelion laŭ Johano en la greka lingvo.
La manuskripto entenas la «Johanajn» 1:1-6:11, 6:35b-14:26, 29-30; 15:2-26; 16:2-4, 6-7; 16:10-20:20, 22-23; 20:25-21:9, 12, 17. Temas pri unu el la plej antikvaj manuskriptoj de la Nova Testamento ĝis nun konataj, kiu paleografie datiĝas je la jaro 200 ĉirkaŭ. [1]
Ĝi estis «elfosita» en 1952 en Jabal Abu Mana najbare de Dishna (Egiptio),[2] kaj publikigita en 1956; krome ĝi estis la plej grava novtestamenta manuskripto publikigita post aperigo de Papirusoj Chester Beatty, konigitaj en 1933 1934. [3]
Konservita ĉe la Biblioteko Bodmera de Ĝenevo, ĝi estas formita per 39 folioj, nome 78 folioj (frontaj+dorsaj) kun dimensioj de 142 mm x 162 mm, kun 15-25 linioj sur ĉiu folio.
Enhavo |
Priteksta kritiko [redakti]
Kiel la aliaj du novtestamentaj Johanaj papirusoj nin atingintaj (
45 kaj
75),
66 ĝi mankas je la perikopo de Virino Adulta (8,1-11).[4] atestante tiel la mankon de la sama teksto en la plej antikvaj johanaj manuskriptoj. Krome ĝi uzas laŭregule la Sanktajn Nomojn.
Laŭ ĵusaj studoj de papirusologoj Karyn Berner[5] kaj Philip Comfort,[6] evidentas ke
66 estas laboro de tri skribistoj: la unua profesiisto, unu korektanto harfendema kaj fine alia korektanto malpli akra.
Teksto [redakti]
La karaktroj de la greko de tiu teksto estas konfekciita laŭ la Teksta tipo aleksandria. Kurt Aland ĝin konsideris «libera teksto» kaj ĝin enŝovis en sian kategorion I.[7]
En Johano1:15 ο οπισω ] ο πισω, la lego estas subtenata ĉe Kodekso Sangalla kaj ĉe la Minusklo 1646;[8]
En Johano 13:5 troviĝas la unika teskta varianto ποδονιπτηρα anstataŭ νιπτηρα. En 13:7 markiĝas αρ anstataŭ αρτι.
Teksto de Joh 19,6 kun traduko al la hispana. 
Notoj [redakti]
- ↑ Herbert Hunger. Zur Datierung des Papyrus Bodmer II (
66) (1960) - ↑ Philip Comfort, The Text of the Earliest New Testament Greek Manuscripts, Tyndale House 2001, p. 376.
- ↑ Floyd V. Filosn, A New Papyrus Manuscript of the Gospel of John, The Biblical Archeologist (Vol. XX), p. 54.
- ↑ "Comfort and Barrett", Philip Comfort and David Barrett. Text of the Earliest New Testament Greek manuscripts (Grand Rapids: Baker, 1999.) p.376.
- ↑ Karyn Berner. Papyrus Bodmer II,
66: A re-evaluation of the Correctors and corrections (1993) - ↑ Philip Comfort. The Scribe as Interpreter: A new Look at New Testament Textual Criticism according to Reader-Reception Theory (1996)
- ↑ Kurt Aland, and Barbara Aland, The Text of the New Testament: An Introduction to the Critical Editions and to the Theory and Practice of Modern Textual Criticism, transl. Erroll F. Rhodes, William B. Eerdmans Publishing Company, Grand Rapids, Michigan, 1995, p. 101.
- ↑ UBS3, p. 321
Bibliografio [redakti]
- K. Berner, Papyrus Bodmer II, P66: A re-evaluation of the Correctors and corrections (1993).
- Victor M., Papyrus Bodmer II: Evangile de Jean 1-14 (Cologny-Geneve 1956);
- Victor M., Papyrus Bodmer II: Evangile de Jean 14-21 (1958).
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Papyrus 66 @ Bible Research