Papiruso de Rhind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papiruso de Rhind
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo egipta lingvo
Eldonado
Eldondato 16-a jarcento a.K.E.
vdr

La Papiruso de Rhind estas malnova egipta papiruso pri matematikaj temoj, kiujn oni nuntempe nomas algebro, geometrio, trigonometrio kaj frakcioj. Ĝi estas unu el la plej gravaj fontoj por niaj scioj pri la matematiko en antikva Egiptio.

Parto de la malnovegipta papiruso de Rhind

Trovo[redakti | redakti fonton]

La papiruso estis nomata laŭ la skoto Alexander Henry Rhind, kiu aĉetis ĝin en 1858 en Luksoro. Oni trovis la rulaĵon dum kontraŭleĝaj elfosadoj ĉe la Ramesseum.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

La papiruso estas kopio kreita ĉirkaŭ la jaro -1650 de alia papiruso ĉirkaŭ 200 jarojn pli maljuna. La kopiisto, la skribisto Amoso (aŭ Ahmes), verkis ĝin en hierata skribo.

La papiruso de Rhind estas ĉ. 5,5 metrojn longa kaj ĉirkaŭ 32 centimetrojn larĝa. Sur ambaŭ flankoj troviĝas entute 87 (laŭ aliaj fontoj 84) taskoj kun ekzemplaraj solvoj. Triono de la papiruso rilatas al tabelo, kiu montras por ĉiuj malparaj nombroj n de 5 ĝis 101 la reprezenton de 2/n kiel sumo de unuopaj frakcioj.

Alproksimiĝanta kalkulo de la nombro Pio[redakti | redakti fonton]

Bildo pri la alproksimiĝanta kalkulo de π laŭ Amoso.

En la 48-a tasko Amoso priskribas kiel kalkuli la areon de cirklo, kiu entenas en kvadrato de flanka longeco de 9 unuoj. Tiel li prezentas alproksimigon de π.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dominic Olivastro: Der Zugang zu allen dunklen Geheimnissen. In:Das chinesische Dreieck; Droemersche Verlagsanstalt Th. Knaur Nachf., München 1995. ISBN 3-426-26546-X. S.43-72