Papirusoj Bodmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M ANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
PAPIRUSOJ
“PAPIRUSOJ BODMER”
Papiruso 75 (75) = Bodmer XIV-XV
nomo = papirusoj Bodmer
kvanto = 22
malkovo = monaĥejo de la Sankta Pakomio ĉe Hag-Ammadi
kiam = 1952'
epoko de la pairusoj = 2-a, 3-a, 4-a jarcentoj
lingvo = greka, kopta kaj koptaj dialiketoj
Konservitaj = la plejgranda parto ĉe la biblioteko Bodmer en Svilando (Cologny)
konservitaj = parte en Barcelono, Kolonjo, Oksfordo, Mississippi
vatikana biblioteko = konservas la papiruson 7575)

Papirusoj Bodmer estas kolekto de papirusoj malkovritaj en Egiptio en 1952 kiuj ricevis sian nomon el iliaj aĉentinto, Martin Bodmer. Nun ili estas konservitaj ĉe la Biblioteko Bodmera de Cologny, en Svislando, escepte de papirrso Bodmer XIV-XV (75), vendita per “signifa” cifero al usona Frank Hanna III al kiu estis permesite ĝin donace lokigi en la Vatikana Biblioteko .

La pipirusoj entenas erojn de la Malnova Testamento kaj de la Nova Testamento, de la prakristana literaturo, de Homero kaj de Menandro. La plej antikva el ili, 66, reiras al la jaroj 200 ĉirkaŭ, dum la plej ĵusa, 74, reiras al la 6-a kaj 7-a jarcentoj.

Historio kaj enhavoj de la papirusa kolekto Bodmera

La pairusoj Bodmer estis “elfositaj” en 1952 en Pabau, najbare de Dishna, en Egiptio, en la sidejo de la monaĥoj de Sankta Pakomio; la situo de la malkovro troviĝas najbare de Nag Hammadi, kie jam estis trovitaj la samnomaj kodeksoj.
La minuskriptoj estis sekrete zorgitaj, de ciprano Phokio Tano el Kairo, kaj sekve sekrete tansportitaj al Svislando, [1], kie ili estis akiritaj de Martin Bodmer (1899-1971), kiuj ilin konservigis, katalogitaj, en la Bodmera Biblioteko de Cologny. Iujn el tiu papirusoj, havantajn la saman originon, ne sukcesis akiri Martin Bodmer ĉar jam akiritajn de Alfred Chester Beatty kaj nun apartigite konservitajn ĉe la Oksfordo, Mississippi, Kolonjo (Germanio) kaj Barcelono, sed por faciligi la informon nun ili estas ĉiuj nomataj “papirusoj “Bodmer”.[2]

La papirusoj estis publikigitaj ekde 1954, provizitaj per notoj, enkonduko kaj franca versio. Ne temas pri tekstoj nur gnostikaj, kiel en la kazo de la Kodeksoj de Nag Hammadi, sed ili entenas ankaŭ verkojn ortodoksajn kaj paganajn literaturaĵojn; la fragmentoj rekondukeblas al la sumo de tridekkvin entute,[3] skribitaj koptlingve kaj greklingve.[4]
La plej granda parto de tiu papirusoj prezentiĝas laŭforme de kodekso, iuj laŭforme de papirusrulaĵo; tri estas pergamenaj.

Inter tiuj papirusoj aperas la libroj V kaj VI de Iliado de Homero; tri komedioj de Menandro, nome Dyskolos (P4), La virino de Samo kaj Aspis, kaj peco de Evangelioj. La 66 entenas eron de la Evangelio laŭ Johano (1,1-6,11, 6,35b-14,26), kaj en kvardek fragmentoj erojn de Johano 14-21. Tiu lasta, tipe “aleksandria, kune kun fragmento dirita , reiras al la komenciĝo de la 3-a jarcento, estas la plej antikva atesto pri la evangelia verko de Johano (ĝi forlasas, tamen, la akvomoviĝon de 5,3b-4, kaj la rakonton pri la adultulino (7,53-8,11). En la 72</sup aperas la plej antikvaj konataj kopioj de la leteroj: de Judaso, de la 1-a de Petro kaj de 2-a de Petro. La Papiruso 75 (P75) estas mutila kodekso entenanta la plej grandan parton de la Evangelio laŭ Luko kaj de la Evangelio laŭ Johano.[5]

Troviĝas ankaŭ kristanaj tekstoj entonte deklaritaj apokrifaj, kiel la Evangelio laŭ Jakobo (Papiruso Bodmer V). Troviĝas ankaŭ iu leksikono greka-latina de iuj Epistoloj de Sankta Paŭlo, fragmentoj de iuj leteroj de Melitono el Sardeso. Inter aliaj verkoj elstaras la kristana “Vizio de Doroteo”, filo de “Kvinto la Poeto” (eble temas pri la pagana poero Kvinto Smirneo, kompilita per arkaikemaj homeraj hekzametroj, kiu konstituas la plej antikvan kristanan poemon en hekzametroj.

La plej antikva kopio de Tria epistolo al la Korintanoj estas entenata en la “Papiruso X” de la serio Bodmer.

La fakto ke en la kolekto aperas ankaŭ neliteratura materialo, kiel kolekteto de leteroj de la abatoj de la monaĥejo de Sankta Pakomio, fortigas la eblecon ke la materialo estus tuta heredaĵo de la vivo de la monaĥa komunumo.[6]

Listo de la precipaj papirusoj

Papiruso 66- Bodmer II

Papirusoj de la Biblioteko Bodmera rilate Biblion

Grekaj

  • Papiruso 66 = Bodmer II
  • Bodmer V: Naskiĝo de Maria, Apokalikso de Jakobo; 4-a jarcento
  • Papiruso 72 = Bodmer VII-IX: Epistolo de Judaso, 1-2 de Patro, Psalmo 33-34
  • Bodmer X: Epistolo de la Korintanoj al Paŭlo kaj la Tria epistolo de Paŭlo al la Korintanoj; 3-a jarcento
  • Bodmer XI: Odo de Salomono; 4-a jarcento
  • Papiruso 75 = Bodmer XIV-XV
  • Papiruso 74 = Bodmer XVII
  • Bodmer XXIV: Psalmo 17,46-117,44; 2-a/4-a jarcentoj
  • Bodmer XLVI: Danielo 1,1-20
  • Papiruso 73 = Papiruso Bodmer L: Matthew 25-26; 7-a jarcento

Koptaj

  • Bodmer III: Johano 1,1-21,25; Genezo 1,1-4,2; bohariclingva; 4- jarcento
  • Bodmer VI: Proverboj 1.1-21,4; 4-a/5-a jarcento
  • Bodmer XVI: Eliro1-15,21; 4-a jarcento
  • Bodmer XVIII: Readmono 1,1-10,7; 4-a jarcentoj
  • Bodmer XIX: Mateo 14,28-28,20; Romanoj 1,1-2,3; 4-a jarcento; kopta sahidica dialekto
  • Bodmer XXI: Joŝuo 6,16-25, 7,6-11,23; 22,1-2; 22,19-23,7; 23,15-24,2; 4-a jarcento
  • Bodmer XXII (Mississippi Codex II): Jeremia 40,3-52,34; Plorkantoj; Epistolo de Jeremia; libro de Baruĥ; 4-a/5-a jarcentoj
  • Bodmer XXIII: Jesaja 47,1-66,24; 4-a jarcentoj
  • Bodmer XL: Alta Kanto
  • Bodmer XLI: Agoj de Paŭlo; 4-a jarcento
  • Bodmer XLII: 2 Korintanoj; dialekto nekonata
  • Bodmer XLIV: libro de Danielo: boharica dialekto


Vidu ankaŭ

Notoj

  1. A.H.M. Kessels e P.W. Van Der Horst, "The Vision of Dorotheus (Pap. Bodmer 29): Edited with Introduction, Translation and Notes", Vigiliae Christianae 41.4 (decembro 1987), p 313
  2. Anchor Bible Dictionary
  3. Se inkluzivi ankaŭ minorajn fragmentojn, entute la kolekto atingas kvindekon da verkoj. (Anchor Bible Dictionary).
  4. La plej antikvaj antaŭe konataj tekstoj en Lingvo kopta!boharica dialekto (dialekto de la kopta lingvo) reiradis al la 9-a jarcento.
  5. La komparo inter tiuj du “Johanaj” kaj kun tiu de la kolekto de Papirusoj Chester Beatty, reiranta al la 3-a jarcento, igis Floyd V. Filson asertanta ke “komparo de tiuj tri, kiuj havis sian originon en Egiptio, montras ke en Egiptio de la 3-a jarcento mankis unuforma teksto de la Evangelioj. Filson 1962: 52.
  6. Kessels and Van der Horst 1987:214.

Aliaj projektoj

[1] Wiki Trans.

Bibliografio

  • Anchor Bible Dictionary 1:766-77 "Bodmer Papyri".
  • Robinson, James M. 1987. The Story of the Bodmer Papyri, the First Christian Monastic Library (Nashville).