Antero (papo)
| Antero | |
|---|---|
| Naskonomo | ??? |
| Komenco de pontifiko | 21-an de novembro 235 |
| Fino de pontifiko | ĉ. 3-a de januaro 236 |
| Antaŭulo | Pontiano |
| Sekvanto | Fabiano |
| Dato de naskiĝo | |
| Loko de naskiĝo | |
| Dato de morto | ĉ. 3-a de januaro 236 |
| Loko de morto | Romo, Italio |
Papo Sankta Antero estis papo de la 21-an de novembro 235 ĝis 3-a de januaro 236, kaj sukcedis Pontianon, kiu estis deportita de Romo kun la kontraŭpapo Hipolito al Sardio.
Antero estis la filo de Romulo, naskita en Petilia Policastro. Li estis papo dum nur unu monato kaj dek tagoj, kaj supozeble estis de greka origino, sed la nomo povis indiki ke li estis liberigita sklavo. Li kreis episkopejon por la urbo de Fondi.
Martireco [redakti]
Kelkaj akademiuloj kredas ke li estis martirigita, ĉar li ordonis pli grandan severecon en la esplorado pri la agoj de la martiroj precize kolektitaj de la notarioj nomumitaj de sankta Klemento. Aliaj akademiuloj pridubas tion kaj kredas ke pli verŝajne li mortis en sendramaj cirkonstancoj dum la persekutadoj fare de la imperiestro Maximinus Thrax.
Tombo [redakti]
Li estis entombigita en la papa kripto de la katakombo de Kaliksto ĉe la Via Appia en Romo. La loko de lia tomboĉambro estis malkovrita de De Rossi en 1854, kun kelkaj elĉerpitaj restoj de la greka tomba surskribo gravuritaj sur la mallarĝa longforma slabo kiu fermis lian tombon kaj nur la greka esprimo por episkopo estas legebla.
Liaj cindroj estis portitaj al la preĝejo de Sankta Silvestro en la Marsa Kampo kaj estis malkovritaj la 17-an de novembro 1595 kiam papo Klemento la 8-a rekonstruis tiun preĝejon.