Papua megaluro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papua megaluro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Megalurus
Specio: 'M. macrurus'
Megalurus macrurus
(Salvadori, 1876)
Konserva statuso
NE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Papua megaluro (Megalurus macrurus) estas kantobirdo de la familio de Megaluredoj kaj genro de Megalurojherbobirdoj. Ili estis iam lokitaj en la grupo de la Silviedoj. Tiu specio estis iam traktata kiel kelkaj subspecioj de la Ruĝeca megaluro, kun kiu ĝi formas superspecion, sed ambaŭ ne interreproduktiĝas kie koincidas iliaj teritorioj. La kvar filipinaj rasoj de M. timoriensis povas fakte esti pli proksimaj al ĉi specio, aŭ ili povas reprezenti separatan specion per si mem. Krome kelkaj fakuloj sugestis, ke la granda alpa formo alpinus de tiu ĉi specio povus ankaŭ esti traktata kiel separata specio, distinga el la aliaj.

La specio estas endemia de Nov-Gvineo kaj ties satelitaj insuloj. Estas sep subspecioj kiuj teritorias tra montarareoj de Nov-Gvineo, Novbritio kaj Novirlando inter kiuj estas la jenaj: stresemanni E. J. O. Hartert, 1930 – Montoj Arfakoj, en Nordokcidenta Nov-Gvineo, mayri E. J. O. Hartert, 1930 – malaltaj teroj de Norda Nov-Gvineo (el Golfeto Humboldt orienten al Golfeto Astrolabo) kaj harterti Mayr, 1931 – Duoninsulo Huon, en Nordorienta Nov-Gvineo.

Ĝi estas tre granda tipa herbobirdo, 20-23 cm longa kaj peza 40 g. Tiu megaluro estas birdo kun mallongaj rondoformaj flugiloj kaj longaj graditaj vostoj, kiuj estas ofte eluzitaj. La plumaro estas bruna supre, pli hela en ventro kaj gorĝo, kun nigraj strioj en suba dorso. Ili havas blankecan strion superokulan. Tiu genro estas unika inter tiu familio kaj inter la iamaj silviedoj pro posedo de restanta flugilungo.

Referencoj