Paquito D'Rivera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paquito D’Rivera en 2013

Paquito D’Rivera (* 4-an de junio 1948 en Havano) estas kuba ĵaz-saksofonisto kaj -klarnetisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

D’Rivera jam kiel kvarjarulo lernis saksofonon de sia patro Tito D’Rivera, klasikmuzika saksofonisto kaj orkestrodirektisto. Du jarojn poste li unuafoje koncertis, en la aĝo de dek jaroj li prezentis koncerton en la Nacia Teatrejo de Havano laŭdatan de publiko kaj kritiko. Jen lia rakonto pri tio:

“Mi padre fue un saxofonista retirado del ejército, quien importó de Francia la escuela clásica del Conservatorio de París. Estudiaba su instrumento 26 horas diarias, y contaba que yo me sentaba a su lado en una sillita con un saxofoncito plástico, a imitarlo.” (...) “A los 5 años de edad, como él tenía una pequeña oficina de importaciones musicales que traía, entre otras cosas, los instrumentos Selmer de París, me ordenó un saxofón chiquitico, me enseñó a tocarlo, y un año más tarde me presentó con el quinteto de saxos de la orquesta Cosmopolita en una fiesta de fin de curso de la escuela Emilia Azcárate, de mi barrio, Marianao”.
„Mia patro estis pensiula armea saksofonisto, kiu el Francujo importis la klasikan skolon de la Konservatorio de Parizo. Li ekzercludis sian instrumenton 26 horojn ĉiutage, kaj fidis en tio, ke mi sentiĝus je lia flanko sur seĝeto kun plasta saksofoneto por imiti lin” (...) “Je la aĝo de kvin jaroj, kiam li tenis malgrandan importo-oficejon por importo de muzikaĵoj, kiu akiris inter alie la instrumentojn de Selmer el Parizo, li mendis por mi malgrandegan saksofonon, instruis al mi ludi ĝin, kaj jaron poste min prezentis kun saksofona kvinopo de la Oquesta Cosmopolita dum festo je la kursofino de la lernejoEmilia Azcárate en mia kvartalo Marianao”. (Tradukis --Longharulo (diskuto) 18:23, 1 Mar. 2015 (UTC))

Ekde 1960 D’Rivera studis ĉe la konservatorio de Havano klarnetludon, kompozicion kaj haromisciencon, en 1965 li estis soloklarnetisto en radio- kaj televid-elsendo de la Kuba Nacia Simfoni-Orkestro. En la sama jaro li fondis la Orquesta Cubana de Música Moderna, kiun li direktis du jaroj. Krom tio li fondis la ensemblon Irakere, kiu prezentis miksaĵon de ĵazo, rokmuziko, klasika kaj tradicia kuba muziko. La grupo estis en 1978 sensacio je la ĵazfestivaloj de Newport kaj Montreux kaj dufoje estis kandidatigita por Grammy kaj gajnis unu Gramion.

En 1979 D’Rivera organizis Havana Jam, aranĝo, kiu arigis mil rok- kaj ĵazmuzikistojn en la kuba ĉefurbo kaj kiu estis dokumentata per du duoblaj muzikalbumoj. Dum koncertvojaĝo en Hispanujo en 1981 li petis azilon en la usona ambasadejo. Post sia alveno en Usono lin subtenis muzikistoj kiel Dizzy Gillespie, Dave Amram, Mario Bauza kaj Bruce Lundvall, kiuj donis al li prezenteblecojn kiel soloisto, kaj li eldonis en 1981-82 du albumojn.

Dum la sekvaj jaroj li koncertvojaĝis kun propra ensemblo Havana/New York Ensemble tra Usono kaj Sudameriko, Eŭropo kaj Japanujo kaj kaj prezentis kun muzikistoj kiel Carmen McRae, McCoy Tyner, Toots Thielemans, Claudio Roditi, Roger Kellaway, Dizzy Gillespie kaj Benny Carter. En 1988 li kunfndis la United Nation Orchestra, kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis (Live at the Royal Festival Hall, 1989).

Samjare li muzikis kun la Nacia Simfoni-Orkestro kiel gastsoloisto la tutmondan unuan prezentadon de David Street Blues de Roger Kellaway kaj muzikis ankaŭ kun pluaj simfoniorkestroj el Usono, Eŭropo kaj Latinameriko same kiel kun klasikaj ĉambromuzikaj ensembloj. Li fondis aron da propraj bandoj: Paquito D’Rivera Big Band, Paquito D’Rivera Quintet, ĉambromuzik-ensemblo Triangulo kaj la kalipso- kaj salso-bando Caribbean Jazz Project. En 1989 li komponis por la saksofonkvarop de Gerald Danovich „New York Suite“, en 1994 „Aires Tropicales“ por Aspen Wind Quintet.

Distingadoj kaj honoradoj[redakti | redakti fonton]

En 2003 Muziklernejo Berklee lin honordoktorigis, kaj li ricevis multajn Gramiojn (i.a. Por la albumo Portraits of Cuba el 1996 kaj la komponaĵo Merengue, kiun prezentis violonĉelisto Yo-Yo Ma en 2005) kaj latinidĵazajn Gramiojn. En 2004 kaj 2006 Jazz Journalists Association honoris lin kiel klarnetisto de la jaro. En 2008 D’Rivera estis distingita per la Frankfurta Muzikpremio.

Paquito D’Rivera en 2010

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Blowin' kun Jorge Dalto, Hilton Ruiz, Eddie Gomez, Ignacio Berroa, 1981
  • Mariel kun Randy Brecker, Hilton Ruiz, Ignacio Berroa, Daniel Ponce, Brenda Feliciano, 1982
  • Live at the Keystone Korner kun Claudio Roditi, Carlos Franzetti, Steve Bailey, Ignacio Berroa, Daniel Ponce, 1983
  • Why Not kun Claudio Roditi, Toots Thielemans, 1984
  • Explosion kun Claudio Roditi, Michel Camilo, 1985
  • Reunion kun Uwe Feltens, David Finck, Fareed Haque, Giovanni Hidalgo, Danílo Perez, Arturo Sandoval, Mark Walker, Götz A. Wörner, 1990
  • Portraits of Cuba kun Gustavo Bergalli, Andres Boiarsky, Thomas Christensen, John Clark, Dario Eskenazi, Lawrence Feldman, David Finck, Bob Millikan, Dick Oatts, James Pugh, Roger Rosenberg, Pernell Saturnino, Lew Soloff, David Earl Taylor, Diego Urcola, Mark Walker, 1996
  • Hay Solucion, 1998
  • Music from Two Worlds, 2000
  • The Clarinetist, Vol. 1 kun Frank Chastenier, Wolfgang Haffner, Niels-Henning Ørsted Pedersen, Pernell Saturnino, Pablo Zinger, 2001
  • Sons Do Brasil, 2001
  • Tribute to Cal Tjader kun Tony Barrero, Yayo el Indio, José Fajardo, Lawrence Farrel, Isidro Infante, Jose Mangual, Tito O'Casio, Papo Pepin, Mario Rivera, Rubén Rodríguez, Adalberto Santiago, Larry Spencer, Al Torrente, Johnny Torres, 2004
  • Riberas, 2004
  • The Jazz Chamber Trio kun Mark Summer, Alon Yavnai, 2005
  • Funk Tango kun Diego Urcola, Ed Simon, Oscar Stagnaro, Alon Yavnai, Mark Walker, Pernell Saturnino, 2007
  • Back in New York kun Sebastian Schunke, Antonio Sanchez, John Benitez, Pernell Saturnino, Anders Nilsson, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]