Paraŝuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salto per plata paraŝuto

Paraŝuton oni uzas por sekure alterigi personon aŭ objektojn el granda alto en la aero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Franca karikaturo pri eltrovo de la paraŝuto

En Ĉinio, kuraĝaj cirkusaj artistoj jam saltis el altaj turoj per ia ombrelo komence de la 14-a jc.n. Tiel eble oni povas ilin nomi la unuaj paraŝutantoj.

En 1483 pretigis Leonardo da Vinci skizon pri piramid-forma paraŝuto. Lia marĝena rimarko estis: „Se oni saltas per kovrita lintuko – granda ĉiuflanke 12 jardojn kaj alta same 12 jardojn -, oni povas fari tion el ĉia alto, sen vundiĝo.“

La en Ŝibenik naskiĝinta kroato Faust Vrančić saltis en 1597 kiel la unua homo per paraŝuto el 87 m alta sonorilega turo en Bratislavo, antaŭ homamaso sur la foiran placon.

La 3-an de oktobro 1785, Jean-Pierre Blanchard lasis fali per paraŝuto sian hundon en Frankfurto ĉe Majno-Bornheim kaj la 23-an de aŭgusto 1786 en Hamburgo eĉ ŝafon el balono.

La unua homo, kiu saltis el balono per paraŝuto estis la franca André-Jacques Garnerin. Lia salto – la 22-an de oktobro 1797 – el memkonstruita hidrogenbalono okazis en alto de 400 m super la pariza "Parc Monceau".

Komence de la 20-a jarcento eltrovis la germana aervetura pionirino Käthe Paulus la faldeblan paraŝuton. Ŝi estas inter la unuaj virinoj, kiuj saltis per paraŝuto.

La principoj pri la duobla tegaĵo kaj pri la suprentira ŝnuro alligita al la aviadilo devenas de la germana aerŝipokonstrua inĝeniero Otto Heinecke. Tiu ŝnuro ebligas sekuran salton, evitante la kaptiĝon de la paraŝuto ĉe la aviadilo.

La 28-an de aprilo 1919 saltis la usona Leslie Le Roy Irvin unuafoje per permane malfaldigebla (kaj tiel ne ligita al la aviadilo), dorsa paraŝuto.

Sistemoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du diversaj sistemoj de paraŝutoj: rondkupola kaj glisa paraŝuto.

Rondkupola paraŝuto[redakti | redakti fonton]

La malnovaj rondkupolaj sistemoj malpliigas la falon preskaŭ senescepte per la granda aerrezisto. Ilia formo similas al sube malfermita kava duonkupolo, ĉe kies suba rando estas fiksitaj la kaptoŝnuroj kaj sur tiuj ĉi la paraŝutistoj aŭ la utilŝarĝo. Ĉe la verto troviĝas aperturo (verta aperturo), tra kiu la aero povas foriĝi el la ŝveliĝanta paraŝuto; tiel oni povas eviti la pendoladon de la paraŝuto. La malsupreniro de konvencia rondkupola paraŝuto okazas vertikale al la tera surfaco kaj horizontale moviĝas nur pro la ventoblovoj. Pli frue, en sporta branĉo, la uzitaj rondkupolaj paraŝutoj estis ekipitaj per fendoj, per kies fermo kaj malfermo (per direktigaj ŝnuroj) oni povis iomete direkti la tero-alproksimiĝon.

Pro la granda risko je vundiĝo pro rapida malsupreniro kaj apenaŭa direktebleco, oni uzas tiun ĉi tipon nur ekster la civila sfero, en la armeo – por rapida alterigo de paraŝutaj ĉasistoj kaj ŝarĝoj - kaj kiel bremsaj kaj savaj paraŝutoj ĉe malpezaj aviadiloj.

Glisparaŝuto (ankaŭ platparaŝuto)[redakti | redakti fonton]

Modernaj glisparaŝutoj malpliigas la falon ĉefe per levoforto. Ĝia profilo similas al tiu de la porta surfaco de aviadila flugilo. La glisparaŝuto estas malfermita en la antaŭa rando kaj malantaŭe fermita; tiel ĝi kolektas la fluantan aeron kaj mem rigidiĝas. Pro tio oni nomas ĝin ankaŭ ŝvelaera paraŝuto aŭ 'matraco'.

Oni direktas la glisparaŝuton per movo de la malantaŭaj randoj. La dekstra kaj maldekstra partoj de la malantaŭa paraŝuta rando estas direkteblaj aparte. Tiel, se oni subentiras unu flankon, tio bremsas la – de antaŭe – fluantan aeron. Por alteriĝi oni forte tiras el ambaŭ direktigaj ŝnuroj suben kaj tiel oni povas bremsi la glisparaŝuton ĝis preskaŭ senmovo.

En sporto oni nuntempe uzas senescepte glisparaŝutojn.

Glisparaŝutoj estas produktitaj plej ofte el nilonteksaĵo "F-111", el "Zero-P" (zero porosity: 'nula' poreco, do nenia aertralasebleco; 'nulteksaĵo') aŭ kombinaĵoj el tiuj. La kaptoŝnuroj estas fiksitaj ĉe la fino (ĉe rondkupolaj paraŝutoj) aŭ ĉe la suba surfaco (ĉe plataj tipoj) de la paraŝuta teksaĵo; ili portas la saltanton aŭ la ŝarĝon.

Partoj de paraŝuto laŭ bildvortaro (inter krampoj eblaj aliaj nomoj):

  • baldakeno
  • baldakena ŝnuro
  • ekstera paraŝutsako
  • ĉefa pendkablo
  • ĉefrimeno
  • jungilaro (por teni paraŝutiston)
  • paraŝuta ŝir-ŝnuro
  • riglilo
  • interna paraŝutsako