Parabolo de la edziĝa festo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Luyken: ĉizaĵo de la parabolo en Bowyer Bible.

La parabolo de la edziĝa festo estas unu el la paraboloj de Jesuo rakontita en la evangelio laŭ Mateo (22,1-14), en tiu de Luko kaj en la apokrifa La evangelio de Tomaso([1]).

Temas pri parabolo en kiu Jesuo ilustras la karakterojn de la Ĉiela Regno.

Tiu parabolo povus esti nomata ankaŭ:

  • Parabolo de la edziĝo de la filo de la reĝo
  • Parabolo de la granda nuptobankedo

Rakontoj de la parabolo[redakti | redakti fonton]

Luko: “16 Sed li diris: “Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn; 17 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: Venu, ĉar ĉio estas jam preta. 18 Kaj ĉiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi aĉetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por ĝin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 19 Alia diris: Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 20 Kaj alia diris: Mi edziĝis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni. 21 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto: Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn. 22 Kaj la servisto diris: Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraŭ estas loko. 23 Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo pleniĝu. 24 Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon”. (14,16-24) [1]

Mateo: “1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: 2 La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, 3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni. 4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo. 5 Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; 6 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. 7 Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon. 8 Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj. 9 Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. 10 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj. 11 Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston; 12 kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis. 13 Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon”. (22,1-14)[2]

Tomaso:. Jesuo diris: “Homo aranĝis ricevon. Kiam ĉio estis pretigita por la vespermanĝo, li sendis sian serviston inviti la gastojn. La serviston vizitis la unuan dirante: ‘la mastro vin invitas’. Kaj tiu respondis: ‘Komercantoj, miaj ŝuldantaj, venos ĉi-vespere vespermanĝi ĉe mi. Mi devas ilin renkonti por komuniki miajn decidojn. Mi pardonpetas, sed mi ne povas manĝopartopreni’. La servisto prezentiĝis al alia komunikante: ‘La mastro vin invitas’; sed la invitito informis la serviston: ‘mi aĉetis domon kaj mi devas foriri laŭtuttage: al mi ne restas tempo por la vespermanĝo’. La servisto iris inviti alian ripetante: ‘La mastro vin invitas’, sed la invitito respondis: ‘Mia amiko edziĝas kaj mi estas taskita pretigi la festmanĝon. Mi ne povas veni: ke Li eskuzu min se mi ne povas veni’. La servisto kontaktis alian dirante: ‘La mastro vin invitas’, sed la invitito respondis: ‘Mi ĵus akiris propraĵon kaj estas ĝuste iranta rekuperi la lupagon. Mi ne povas veni; mi petas ke Li min pardonu’. La servisto revenis al la mastro kaj diris: ‘Tiuj kiujn vi invitis vespermanĝi pardonpetas sed ne povas veni’; La mastro reage diris al la servisto: ‘Iru laŭstrate kaj enkonduku vespermanĝi kiujn ajn vi trovos”.

“Akirantoj kaj komercistoj ne eniros la Lokojn de mia Patro”. (Diro 64)

Malsamaĵoj inter la parabolaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

En Paralelaj pasaĵoj, Mateo (22,1-14) lokigas la parabolon en la impeta disputo inter Jesuo kaj la ĉefoj de la hebrea popolo nemulte antaŭ la pasiono de Jesuo; Luko (14,16-24) male ĝin muntas en dialoga kunteksto inter Jesuo kaj fariseoj kaj haltas ĉe la motivoj de la rifuzo; en Tomaso, fine, en kunteksto sentempaj kaj senokazaj diroj.

En Mateo la parabolo priskribas la karakterojn de la Ĉiela Regno, dum en Luko kaj Tomaso aperas neniu referenco al tiu Ĉiela Regno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Greka teksto: 16 ὁ δὲ εἶπεν αὐτῷ• Ἄνθρωπός τις ἐποίησε δεῖπνον μέγα, καὶ ἐκάλεσε πολλούς• 17 καὶ ἀπέστειλε τὸν δοῦλον αὐτοῦ τῇ ὥρᾳ τοῦ δείπνου εἰπεῖν τοῖς κεκλημένοις• ἔρχεσθε, ὅτι ἤδη ἕτοιμά ἐστι πάντα. 18 καὶ ἤρξαντο ἀπὸ μιᾶς παραιτεῖσθαι πάντες, ὁ πρῶτος εἶπεν αὐτῷ• ἀγρὸν ἠγόρασα, καὶ ἔχω ἀνάγκην ἐξελθεῖν καὶ ἰδεῖν αὐτόν• ἐρωτῶ σε, ἔχε με παρῃτημένον. 19 καὶ ἕτερος εἶπε• ζεύγη βοῶν ἠγόρασα πέντε, καὶ πορεύομαι δοκιμάσαι αὐτά• ἐρωτῶ σε, ἔχε με παρῃτημένον. 20 καὶ ἕτερος εἶπε• γυναῖκα ἔγημα, καὶ διὰ τοῦτο οὐ δύναμαι ἐλθεῖν. 21 καὶ παραγενόμενος ὁ δοῦλος ἐκεῖνος ἀπήγγειλε τῷ κυρίῳ αὐτοῦ ταῦτα. τότε ὀργισθεὶς ὁ οἰκοδεσπότης εἶπε τῷ δούλῳ αὐτοῦ• ἔξελθε ταχέως εἰς τὰς πλατείας καὶ ῥύμας τῆς πόλεως, καὶ τοὺς πτωχοὺς καὶ ἀναπήρους καὶ χωλοὺς καὶ τυφλοὺς εἰσάγαγε ὧδε. 22 καὶ εἶπεν ὁ δοῦλος• κύριε, γέγονεν ὡς ἐπέταξας, καὶ ἔτι τόπος ἐστί. 23 καὶ εἶπεν ὁ κύριος πρὸς τὸν δοῦλον• Ἔξελθε εἰς τὰς ὁδοὺς καὶ φραγμοὺς καὶ ἀνάγκασον εἰσελθεῖν, ἵνα γεμισθῇ ὁ οἶκός μου. 24 λέγω γὰρ ὑμῖν ὅτι οὐδεὶς τῶν ἀνδρῶν ἐκείνων τῶν κεκλημένων γεύσεταί μου τοῦ δείπνου
  2. Greka Teksto: Καὶ ἀποκριθεὶς ὁ Ἰησοῦς πάλιν εἶπεν ἐν παραβολαῖς αὐτοῖς λέγων, 2 Ὡμοιώθη ἡ βασιλεία τῶν οὐρανῶν ἀνθρώπῳ βασιλεῖ, ὅστις ἐποίησεν γάμους τῷ υἱῷ αὐτοῦ. 3 καὶ ἀπέστειλεν τοὺς δούλους αὐτοῦ καλέσαι τοὺς κεκλημένους εἰς τοὺς γάμους, καὶ οὐκ ἤθελον ἐλθεῖν. 4 πάλιν ἀπέστειλεν ἄλλους δούλους λέγων, Εἴπατε τοῖς κεκλημένοις, Ἰδοὺ τὸ ἄριστόν μου ἡτοίμακα, οἱ ταῦροί μου καὶ τὰ σιτιστὰ τεθυμένα, καὶ πάντα ἕτοιμα• δεῦτε εἰς τοὺς γάμους. 5 οἱ δὲ ἀμελήσαντες ἀπῆλθον, ὃς μὲν εἰς τὸν ἴδιον ἀγρόν, ὃς δὲ ἐπὶ τὴν ἐμπορίαν αὐτοῦ• 6 οἱ δὲ λοιποὶ κρατήσαντες τοὺς δούλους αὐτοῦ ὕβρισαν καὶ ἀπέκτειναν. 7 ὁ δὲ βασιλεὺς ὠργίσθη, καὶ πέμψας τὰ στρατεύματα αὐτοῦ ἀπώλεσεν τοὺς φονεῖς ἐκείνους καὶ τὴν πόλιν αὐτῶν ἐνέπρησεν. 8 τότε λέγει τοῖς δούλοις αὐτοῦ, Ὁ μὲν γάμος ἕτοιμός ἐστιν, οἱ δὲ κεκλημένοι οὐκ ἦσαν ἄξιοι• 9 πορεύεσθε οὖν ἐπὶ τὰς διεξόδους τῶν ὁδῶν, καὶ ὅσους ἐὰν εὕρητε καλέσατε εἰς τοὺς γάμους. 10 καὶ ἐξελθόντες οἱ δοῦλοι ἐκεῖνοι εἰς τὰς ὁδοὺς συνήγαγον πάντας οὓς εὗρον, πονηρούς τε καὶ ἀγαθούς• καὶ ἐπλήσθη ὁ γάμος ἀνακειμένων. 11 εἰσελθὼν δὲ ὁ βασιλεὺς θεάσασθαι τοὺς ἀνακειμένους εἶδεν ἐκεῖ ἄνθρωπον οὐκ ἐνδεδυμένον ἔνδυμα γάμου• 12 καὶ λέγει αὐτῷ, Ἑταῖρε, πῶς εἰσῆλθες ὧδε μὴ ἔχων ἔνδυμα γάμου; ὁ δὲ ἐφιμώθη. 13 τότε ὁ βασιλεὺς εἶπεν τοῖς διακόνοις, Δήσαντες αὐτοῦ πόδας καὶ χεῖρας ἐκβάλετε αὐτὸν εἰς τὸ σκότος τὸ ἐξώτερον• ἐκεῖ ἔσται ὁ κλαυθμὸς καὶ ὁ βρυγμὸς τῶν ὀδόντων. 14 πολλοὶ γάρ εἰσιν κλητοὶ ὀλίγοι δὲ ἐκλεκτοί.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2] Pubblicazioni.

[3][rompita ligilo] Itallingva Evangelio laŭ Tomaso

[4]

[5]

[6]

[7] Arkivigite je 2013-02-27 per la retarkivo Wayback Machine