Parabolo de la perdita draĥmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La draĥmo perdita, pentraĵo de (James Tissot, Brooklyn Museum)
Retrovo de la perdita draĥmo. La virino partoprenigas sian ĝojon kun la najbaroj. Ĉizaĵo de Jan Luyken).
La parabolo de la perdita draĥmo, surlignaĵo de Fetti, Gemäldegalerie (Dresdeno)

La Parabolo de la perdita draĥmo estas unu el la paraboloj de Jesuo rakontita en la evangelio laŭ Luko (15,8-10).

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Luko enigas tiun parabolon inter tiu de la perdita ŝafo kaj tiu de la erarinta filo: ĉiuj tri en la kunteksto de la diskuto de fariseoj kiuj akuzis Jesuon pri restado kun pekuloj kaj manĝado kun ili.

Parabolo[redakti | redakti fonton]

(El Ĉapitro 16) 8 Kiu virino, havante dek draĥmojn, se ŝi perdis unu draĥmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serĉas diligente, ĝis ŝi ĝin trovos? 9 Kaj trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis la draĥmon, kiun mi perdis. 10 Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicia interpreto, la dommastrino estas Dio aŭ Jesuo aŭ la Eklezio al kiuj ne mankas draĥmoj, nome homoj savitaj. La perdita draĥmo estas la homo perdiĝinta, insiste serĉata de Dio kaj Kristo kaj la Eklezio. Spite de ŝajna malaltavaloro, la retrovaĵo ekscitas en la serĉantoj ĝojon komunikiĝantan al la partoprenantoj en la sceno (evangelizado) ĉar, male, temas pri alta valoro, la eterna savo de homo ĉiam en la risko perdiĝi.

Alia interpreto vidas en la draĥmo perdita la pekulojn kiuj ne konscias pri sia stato kaj jen la jam adherantoj al evangelioj engaĝiĝas lin serĉi kaj konsciigi.

Kiu perdis la draĥmon? La eklezio, nome la kredanoj je Jesuo, kies agado devas ĉiam puriĝi nivele de intenco kaj prudento.

Fakuloj pri la Nova Testamento vidas en Luko, ankaŭ en ĉi-kazo, emon priskribi la atenton de Jesuo pri virinoj, kiuj multnombre jam kooperis en la misio de Jesuo, kiu neniam uzis vortojn severajn kontraŭ virinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Artoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]