Paraboloj de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de la Parabolo de la erarinta filo, de itala pentristo Pompeo Batoni.

La paraboloj de Jesuo estas kolekto de parabolo atribuitaj al Jesuo registritaj en la Evangelioj (http://www.ueci.it/eldonoj/verkoj/tomaso_evangelio.htm]), kaj kanonaj kaj nekanonaj, kaj en aliaj malmultaj antikvaj fontoj. Temas pri la plej konata ekzemplo de literatura ĝenro "parabola", ĉeesta en la Malnova Testamento.

Ripetiĝo de la paraboloj en la Evangelioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu el la kvar kanonaj Evangelioj entenas parabolojn de Jesuo tute proprajn. Du paraboloj inter la plej elstaraj, tiu de la erarinta filo kaj la parabolo de la bona samariano, ĉestas nur en la Evangelio laŭ Luko.

Nur du paraboloj ĉeestas en la Evangelio laŭ Johano, kaj estas ambaŭ ripetitaj en la aliaj Evangelioj.

Iuj paraboloj ĉeestas en diversaj Sinoptikaj evangelioj: tri aperas en ĉiuj tri Evangelioj: (Parabolo de la semisto, Parabolo de la sinapa semeto kaj Parabolo de la malbonaj vitkulturistoj), kaj kromaj du, aŭ tri se oni konsideras ke la [[parabolo de la talanto]j] kaj tiu de la minoj estas esence du versioj de la sama historio, aperas kaj en la Evangelio laŭ Mateo kaj en tiu laŭ Luko.

La paraboloj ĉeestaj en la Evangelio laŭ Marko, escepte de du tre mallongaj, aŭ estas cititaj kaj en la Evangelio laŭ Mateo kaj en tiu laŭ Luko, aŭ ĉeestas nur en tiu laŭ Marko; Tiu fakto estas unu el la observoj sur kiuj baziĝas la teorio de la originaj fontoj de Evangelioj, kiu hipotezas la originan Q-fontn.

Inter la apokrifaj evangelioj, la Evangelio laŭ Tomaso [1] entenas, inter aliaj paraboloj kune kun la Evangelioj sinoptikaj, du parabolojn ne atestatajn aliloke: la parabolo de la malplena ĵaro kaj la parabolo de la mortiganto ambaŭ konsideritaj aŭtentaj diroj de Jesuo ĉe iuj studuloj.[1]

Karakterizoj de la paraboloj de Jesuo[redakti | redakti fonton]

La paraboloj de Jesuo encentriĝas precipe sur tri temoj:

Iuj paraboloj kovras foje pluraj temoj samtempe.

Listo de la paraboloj ĉeestaj en la kanonaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

Paraboloj komunaj al la tri sinoptikaj evangelio[redakti | redakti fonton]

La semisto[redakti | redakti fonton]

(Mateo 13,1) "Jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; 5 kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin; 8 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 9 Kiu havas orelojn, tiu aŭdu." La parabolo gastas en la tri sinoptikoj, (Marko 4,1-20, Luko 8,5-15, kaj en la Evangelio laŭ Tomaso 9.

Sinapa semeto[redakti | redakti fonton]

La parabolo enestas en ĉiuj tri evangelioj sinoptikaj: en Mateo 13, 31-32, en Marko 4,30-3, kaj en Luko 13,18-19. Kaj ĝi aperas ankaŭ en la evangelio laŭ Tomaso 20.

(Mateo 13. 31-32) "31 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo; 32 ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.”

La vinberkultivistoj mortigantaj[redakti | redakti fonton]

(Mateo 21,33-44) ”33 Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. 34 Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. 35 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian. 36 Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same [...]”

Paraboloj komunaj al Marko kaj Luko aŭ Mateo[redakti | redakti fonton]

Figarbo[redakti | redakti fonton]

(Mateo 24, 32-35) "32 De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; 33 tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj. 34 Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos."

La parabolo elvenas ankaŭ el Marko 13,28-29.

La viglantaj servistoj[redakti | redakti fonton]

(Marko 13,33-37) "33 Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo. 34 Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: 35 vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene.”

Tiu parabolo troviĝas ankaŭ en Luko 12,35-40.

Paraboloj komunaj al Mateo kaj Luko[redakti | redakti fonton]

La domo konstruita sur sur la sablo kaj la domo konstruita sur la roko[redakti | redakti fonton]

(Mateo 7,24-27) "24 Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; 25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko."

Tiu parabolo gastas ankaŭ en Luko 6, 47-49.

La fermentaĵo[redakti | redakti fonton]

(Mateo 13,33) "Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.”

(Luko 13,20-21) "20 Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21 Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis.”

Tiu parabolo estas raportita ankaŭ en la evangelio laŭ Tomaso, 96: ”Jesuo diris: “La regno de la Patro similas al virino, kiu prenis amforon farunplenan. Ŝi emnetis iom da gisto en la pastaĵon, kaj bakis grandajn panformojn. Kiu havas orelojn komprenu.”

Laŭ Jesus Seminar tiu parabolo katalogeblas inter la aŭtentaj diroj de Jesuo; aparte la versioj de Luko kaj tiu de Mateo estas juĝataj atentaj kun certeco de de 83%, tiu de Tomaso kun certeco de 65%.

La perdita ŝafo[redakti | redakti fonton]

(Mateo, 18, 12-14) “11 [Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.] 12 Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? 13 Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis. 14 Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.“

La parabolo de la la eravaganta ŝafo troviĝas ankaŭ en Luko 15, 1-7, kaj en la evangelio laŭ Tomaso, n. 107.

La parabolo de la edziĝa festo[redakti | redakti fonton]

(Mateo, 22, 1-14) “1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: 2 La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, 3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni [...]”

Tiu parabolo ornamas ankaŭ la Evangelion laŭ Luko (14, 16-24) kaj tiun laŭ Tomaso, n. 64.

La talantoj / La minoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo pri la parabolo de la talantoj (el publikigaĵo de 1712). Du servistoj prezentas al sia mastro siajn talantojn dum la tria fosas por eleterigi la sian.

(Mateo 25,14-30) “14 Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. 15 Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. 16 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn [...]”

En la Evangelio laŭ Luko elmontriĝas parabolo multe simila dirita “de la minoj” (19,12-27). La talantoj kaj mino estis antikvaj moneroj: talanto valoris proksimume 600 minojn.

Paraboloj karakterozaj al la Evangelio laŭ Mateo[redakti | redakti fonton]

La kaŝita trezoro[redakti | redakti fonton]

(Mateo 13, 44) “44 La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.”

Citas tiun parabolon ankaŭ la Evangelio laŭ Tomaso ĉe n. 109.

La altavalora perlo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo pri la parabolo de la altvalota perlo, de John Everett Millais el Parables of our lord (1864).

(Mateo 13,45-46) “45 Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; 46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.”

Ankaŭ la Evangelio laŭ Tomaso gastigas tiun parabolon ĉe n. 76

La reto[redakti | redakti fonton]

(Mateo 13,47-50) “47 Plue, la regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron kaj kolektis el ĉiu speco, 48 kaj kiun, kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren. 49 Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, 50 kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.”

Tiu parabolo ĉestas ankaŭ en la Evangelio laŭ Tomaso en 8.

La skribisto[redakti | redakti fonton]

(Mateo 13,51-52) “51 Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes. 52 Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.”'

La senkompatema servisto[redakti | redakti fonton]

(Mateo|18,23-35) “23 Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. [...] Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min; 33 ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? 34 Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan. 35 Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.”

La laboristoj de la vinberĝardeno[redakti | redakti fonton]

(Mateo|20,1-16) “Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. [...]16 Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.”

La du filoj[redakti | redakti fonton]

(Mateo 21,28-32) “28 Kiel ŝajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris: Filo, iru hodiaŭ kaj laboru en la vinberĝardeno. 29 Kaj li respondis kaj diris: Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris [...].”

Salo de la tero[redakti | redakti fonton]

(Mateo 5,13) “13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.”

Lumo de la mondo[redakti | redakti fonton]

(Mateo 5,14-16) “14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita. 15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. 16 Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.”

La lolo[redakti | redakti fonton]

(Mateo|13,24-30.36-43) “[...] 30 Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.”

La Dek Virgulinoj, pentraĵo de Peter von Cornelius.

La servito fidela aŭ melfidebla[redakti | redakti fonton]

(Mateo 24,45-51) “45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe? [...].”

La dek virgulinoj[redakti | redakti fonton]

(Mateo 25,1-13) “1 Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo. 2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. 3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si.”

La ŝafoj kaj la kaproj[redakti | redakti fonton]

(Mateo|25,31-46) “31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32 kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; 3 kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. [...]

Paraboloj propraj al la Evangelio laŭ Marko[redakti | redakti fonton]

La semo kiu ĝermas el si mem[redakti | redakti fonton]

(Marko 4,26-29) “26 Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron, 27 kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel. 28 Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko. 29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.”

Paraboloj propraj al la Evangelio laŭ Luko[redakti | redakti fonton]

La kreditoro kaj ŝuldantoj[redakti | redakti fonton]

(Luko 7,41-47) “41 Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek. 42 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos?”

Ilustraĵo pri la la parabolo de la bona samariano.

La parabolo de la bona samariano[redakti | redakti fonton]

(Luko 10,25-37) “Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 26 Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? 27 Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. 28 Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? [...]”

La amiko teda[redakti | redakti fonton]

(Luko 11,5-8) “5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li: Amiko, pruntu al mi tri panojn; 6 ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo, kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin; 7 kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne ĝenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi? 8 Mi diras al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li leviĝi kaj doni al li, tamen, pro ĉi ties persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas.”

La riĉulo stulta[redakti | redakti fonton]

(Luko 12,16-21) “Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj. 16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde; 17 kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? 18 Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. 19 Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. 20 Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? 21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion. 22 Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.”

la sterila figarbo[redakti | redakti fonton]

(Luko 13,6-9) “6 Kaj li parolis la jenan parabolon: Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinberĝardeno, kaj li venis, serĉante frukton sur ĝi, kaj ne trovis. 7 Kaj li diris al la vinberisto: Jen tri jarojn mi venas, serĉante frukton sur ĉi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku ĝin; kial ĝi senutiligas ankaŭ la teron? 8 Sed li responde diris: Sinjoro, lasu ĝin resti ankaŭ ĉi tiun jaron, ĝis mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon; 9 kaj se ĝi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos ĝin.”

La kosto de la disĉipleco[redakti | redakti fonton]

(Luko 14,28-33) “28 Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin? 29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30 dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31 Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil? 32 Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco. 33 Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo. 34 Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata? 35 Ĝi taŭgas nek por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.”

La monero perdita[redakti | redakti fonton]

(Luko 15,8-10) “Kiu virino, havante dek draĥmojn, se ŝi perdis unu draĥmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serĉas diligente, ĝis ŝi ĝin trovos? 9 Kaj trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis la draĥmon, kiun mi perdis. 10 Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.”

La reveno de la erarinta filo en pentraĵo de Rembrandt. Oni notu la bildon de la patro havanta la dekstran manon de viro kaj la maldekstran de virino.

La filo perdita kaj retrovita[redakti | redakti fonton]

(Luko 15,11-32) “11 Kaj li diris: Unu viro havis du filojn; 12 kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. 13 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. 14 Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. 15 Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. 16 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li. 17 Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato! 18 Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; 19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; 24 ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj. 25 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. 26 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27 Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. 28 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29 Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30 sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. 31 Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. 32 Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.“

la bienĉefo malfidela[redakti | redakti fonton]

(Luko 16,1-13 “1 Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. 2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi. 3 Tiam la administranto diris en si: [...]”

Lazaro kaj la riĉulo malbona[redakti | redakti fonton]

(Luko 16,19-31) “19 Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; 20 kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn [...].”

La vidvino insista[redakti | redakti fonton]

(Luko 18,1-8) “1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi, 2 dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; 3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo. 4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5 tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado. 6 Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto. 7 Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas? 8 Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?”

La fariseo kaj la publikano[redakti | redakti fonton]

(Luko 18,9-14) “9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. [...]Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita...”

Pentraĵo pri la parabolo de la bona paŝtisto, Raveno, maŭzoleo de Galla Placidia.

Paraboloj karakterizaj al la Evangelio laŭ Johano[redakti | redakti fonton]

La bona paŝtisto[redakti | redakti fonton]

(Johano 10,1-16) “1 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. 2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. 3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li [...]”

La vinberarbo kaj vinberbranĉoj[redakti | redakti fonton]

(Johano 15,1-8) “1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2 Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. 3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4 [...]”

Listo de la paraboloj ĉeestaj en la Evangelioj nekanonaj[redakti | redakti fonton]

La malplena ĵaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas raportata nur el la Evangelio laŭ Tomaso: ”Jesuo diris: La Regno similas al virino kiu portis amforon farunplenan. Dum ŝi marŝadis laŭ longa strato, la amforo rompiĝis kaj la faruno survoje verŝiĝis malantaŭ ŝi. Pri la likado ŝi nenion sciis ĉar pri la okazantaĵo ŝi nenion perceptis. Gajninte sian domon ŝi malkovris ke la ĵaro estas malplena”. (97)

La murdinto[redakti | redakti fonton]

Ĉeestas nur en la Evangelio laŭ Tomaso: “Jesuo respondis: “La Regno de la Patro similas ulon dezirantan mortigi potenculon. Antaŭ ol eliri el la domo, li elingigis la glavon kaj ĝin enpikis sur la muron por provi kiom sia brako kapablas ĝin uzi. Poste li mortigis la potenculon”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Five Gospels: The Search for the Authentic Words of Jesus (1993) Polebridge Press (Macmillan), ISBN 0-02-541949-8.

Bibliografio ĝenerala[redakti | redakti fonton]

  • Jeremias Joachim, Le parabole di Gesù, Paideia, Brescia 1973.
  • Barclay, William, 1999. The Parables of Jesus ISBN 0-664-25828-X
  • Lisco, Friedrich Gustav and Fairbairn, Patrick, 1850. The Parables of Jesus Daniels and Smith Publishers, Philadelphia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]