Paracelso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paracelsus)
Paracelso
Persona informo
Philippus Aureolus Theophrastus Bombast von Hohenheim
Naskonomo Philippus Aureolus Theophrastus Bombastus von Hohenheim
Naskiĝo 10-an de novembro 1493 (1493-11-10)
en Einsiedeln,  Svisa Ĵurkomunumo
Morto 24-an de septembro 1541 (1541-09-24) (47-jaraĝa)
en Salcburgo, princĉefepiskoplando Salcburgo,  Sankta Romia Imperio
Tombo Tombo de Paracelsus vd
Religio kristanismo vd
Etno svisoj vd
Lingvoj latinafrancagermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de FerraraUniversitato de BazeloUniversitato de Vieno vd
Familio
Patro Wilhelm Bombast von Hohenheim vd
Patrino NN vd
Profesio
Alia nomo Paracelsus vd
Okupo kuracisto-verkisto • astrologo • astronomo • otorinolaringologo • apotekistokemiistofilozofo • natursciencisto • kuracistoverkisto vd
Laborkampo medicinoalkemioastrologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philippus Theophrastus Aureolus Bombastus von Hohenheim, baptita kiel Theophrastus Bombastus von Hohenheim, konata kiel ParacelsoParacelsus, (naskiĝis la 10-an de novembro 1493 en Egg bei Einsiedeln; mortis la 24-an de septembro 1541 en Salzburg) estis kuracisto, alkemiisto, astrologo, mistikisto, laika teologo kaj filozofo. Unu el la fondintoj de iatrokemio. Li estas entombigita en la Kirko Sankta Sebastiano (Salzburg).

La pseŭdonomo Paracelsus ne estas plene klarigita. Kelkaj opinias, ke ĝi signifas „superanta Celsus-on“ Aulus Cornelius Celsus, sed la antikvan aŭtoron pri medicino li neniam menciis en siaj verkoj, do apenaŭ li volus kompari sin kun li. Alia ekspliko supozas, ke li nur latinigis sian nomon Hohenheim (celsus = hoch = alta). Tria supozo estas, ke la nomon donis al li liaj kundrinkantoj en gastejo kun signifo „majesta, impona“ inter bakhanoj, ĉar Paracelso ofte revenadis hejmen ebria post gaja diboĉado.

Paracelso multe vojaĝis, rifuzadis studi medicinon el libroj (Hipokrato, Galeno, Aviceno), preferis proprajn spertojn, pro kio li havis multajn konfliktojn kun oficialaj kuracistoj. El pluraj urboj li devis forkuri aŭ oni malpermesis eldonadi liajn verkojn.[1]

Dum la vivo portretis lin flandra pentristo Quinten Matsijs (1465-1530) kaj gravuristo subskribita AH, kiu postlasis du portretojn nelonge antaŭ lia morto en 1541. Oni supozis, ke la signo signifas Augustin Hirschvogel, sed nun la historiistoj ne tute certas pri lia aŭtoreco. Laŭdire la nomo Paracelsus unuafoje aperis en 1529, kio signifus, ke la flandra pentristo devus lin portreti nelonge antaŭ sia morto en 1530.

En beletro prilaboris lian vivon Erwin Guido Kolbenheyer (1868-172, Arthur Schitzler (1862-1931); interesan portreton verkis Mika Waltari (1908-1979) en la romano „Mikael Karvajalka“.

Science okupiĝis pri lia verkaro Carl Gustav Jung (1875-1961).

Unu el la lastaj verkoj pri la vivo de Paracelsus estas libro de Franziskus Kerssenbrock (naskita 1966).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Paracelso, ilustraĵo laŭ gravuraĵo de Augustin Hirschvogel de 1540.

Paracelso naskiĝis en Svisio kiel filo de la landa kuracisto Wilhelm Bombast de Hohenheim.

Li studis ĉe pluraj eŭropaj universitatoj (Tübingen, Wittenberg, Leipzig, Heidelberg, Kolonjo), la unuan titolon li akiris en Vieno kiel 17-jarulo. Ĉe universitato en Ferrara li doktoriĝis pri ambaŭ medicinoj, la interna kaj kirurgio. Li studis ankaŭ ĉe abato kaj sciencisto Johannes Trithemius.

La verkojn de aŭtoritatuloj (Hipokrato, Galeno, Aviceno) li akceptis tre kritike, rifuzis ilin kiel dogman doktrinon, kiel ili estis tiutempe ĉie akceptataj. En Bazelo en 1527 li eĉ forbruligis la verkojn de Aviceno antaŭ la katedralo, antaŭ la okuloj de profesoroj, studentoj kaj urbanoj, por montri, ke li volas novan medicinon, bazitan sur esplorado de la naturo kaj de malsanoj. Plie li komencis verki nacilingve (germane) anstataŭ latine, uzante propran terminologion.

Li amis vageman, preskaŭ vagabondan vivon. Li vojaĝis al la Sankta Lando tra Venecio, Apulio, Grekio, Egipto ĝis Palestino kaj reen tra Kipro, Rodiso, Konstantinopolo kaj Balkano. Kiel milita kuracisto li laboris en nederlandaj militoj. Plie li vizitis Anglion, Skotlandon, Rusion, Litovion, Hungarion, Italion, Moravion k.a.

Tombejo de Paracelsus en Salcburgo

En 1524 li aktivis kiel kuracisto en Salzburg, kie li preparis laboratorion por alkemia prilaboro de naturaj substancoj por produktado de medikantoj (iatrokemio). Sed ĉar li subtenis kampulan ribelon en 1525, li devis fuĝi el Salzburg antaŭ aresto.

En Bazelo li akiris famon per kuracado de presisto Froben. La urbo proponis al li docentecon ĉe la universitato, sed ĉar li rifuzis devigan disputadon kaj ne prezentis siajn diplomojn, oni malpermesis al li prelegi. Tiam li eldonis kaj disvastigis flugfolion, ke li prezentos siajn opiniojn en publikaj prelegoj. Ĉirkaŭ li formiĝis grupo de studentoj, kiuj lin admiris, sed tri el ili eldonis mokan pamfleton kontraŭ li, kion li sentis kiel perfidon. Kiam li ne ricevis honorarion por kuracado de kanoniko Cornelius von Lichtenfels, li insultis la juĝan tribunalon per vulgaraj vortoj kaj devis forkuri el la urbo por ne esti malliberigita.

En Nurenbergo 1529 li sukcese kuracis sifilison, eldonis eĉ du librojn pri ĝia kuracado, sed la trian malpermesis la magistrato laŭ instigo de riĉa komercisto Fugger, ĉar Paracelso neis efikon de guajaka ligno, kiun Fugger importis. Paracelso konsilis doni al pacientoj hidrargon en precize mezuritaj dozoj. Tiam li laŭdire proklamis, ke veneno diferencas de medikamento nur en kvanto.

Dum sia vagema vivo li verkis plurajn librojn, kiuj aperis nur post la morto, kiu lin atingis en 1541 en Salzburg. Pri lia morto kreiĝis pluraj legendoj (ke li falis en ebrieco de ŝtuparo aŭ estis tien ĵetita de malamikoj, ke li estis venenigita k.s.). Tamen ŝajnas, ke li mortis je kancero aŭ je cirozo de hepato kaŭzita pro daŭra kontakto kun hidrargo kaj arseno. Li estis entombigita en tombejo de malriĉuloj, sed poste transportita al preĝejo de Sankta Stefano kaj lia tombo ricevis tomboŝtonon.

Post lia morto aperis ankaŭ multaj verkoj, kiuj ŝajnigis esti liaj, sed verkis ilin plagiatistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]