Paradigmo de flugantaj anseroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anseroj

La paradigmo, modelo, teorio de flugantaj anseroj estas ekonomika vivrigardo de japanaj akademiuloj, laŭ kiuj en sudorienta Azio, Japanio estas la gvidanta forto en la teknologia evoluo, dum pliaj landoj sekvas ĝin kiel flug-gvidan anseron la aliaj. Tiu paradigmo estis ellaborita en la 1930-aj jaroj, sed akiris popularecon en la 1960-aj jaroj, post kiam la aŭtoro Kaname Akamatsu publikigis siajn ideojn en Journal of Developing Economies.

Laŭ la ideo, la gvidantan Japanion sekvis en la 1960-aj jaroj en la dua fazo nov-industriiĝantaj landoj (Suda Koreio, Tajvano, Singapuro kaj Hongkongo). Post tiu grupo sekvis la ĉefaj ASEAN-landoj: Filipinoj, Indonezio, Tajlando kaj Malajzio. La plej lastaj industriiĝantaj landoj estas: Ĉinio, Vjetnamio ktp.

Post kiam Japanio suferas pro ekonomia stagnado ekde la 1990-aj jaroj, tiu paradigmo ŝajnas neeltenebla.