Paradokso de Epikuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paradokso de Epikuro estas filozofia problemo aŭ paradokso, pli konata (faklingve) kiel teodiceo. Ĝi temas pri la kontraŭdiro inter ĉiopova, bonvolema dio kaj tamen fakta ekzisto de malbono. Teodiceo ne estas ĝenerala problemo de filozofio, ĉar la kontraŭdiro ne ekzistas, se oni ne imagas ĉiopovan, bonvoleman dion.

Jen klasika formulo de la kristana aŭtoro Laktancio (ĉ. 250-325), kiun li erare atribuis al Epikuro:[1]

Aŭ dio volas forigi la malbonojn, sed ne kapablas:
Tiukaze dio estas malforta; kio ne ĝustas pri ĝi.
Aŭ ĝi kapablas tion, sed ne volas:
Tiukaze dio estas malbonvolema; kio estas fremda al ĝi.
Aŭ ĝi nek volas nek kapablas:
Tiukaze ĝi estas kaj malforta kaj malbonvolema; do ne dio.
Aŭ ĝi kaj volas kaj kapablas, kio nepre konvenas al dio:
De kie do venas la malbonoj? Kaj kial ĝi ne forprenas ilin?

Laktancio la argumentadon atribuis erare aŭ trompe al Epikuro. Ĝi devenas fakte de nekonata filozofo skeptikisma.[2]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lactantius: De ira dei. 13-a ĉapitro. Rete: http://www.documentacatholicaomnia.eu/02m/0240-0320,_Lactantius,_De_Ira_Dei,_MLT.pdf (2008-04-13).
  2. Reinhold F. Glei: Et invidus et inbecillus. Das angebliche Epikurfragment bei Laktanz, De ira dei 13,20-21, en: Vigiliae Christianae 42 (1988), p. 47-58.