Paradokso de Faraday

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paradokso de Faraday estas eksperimento, kiu prezentas elektromagnetan indukton. Inter rando kaj centro de rotacianta disko aperas elektra tensio.

Faraday-a diska elektrogeneratoro. La disko rotacias laŭ angula rapideco ω

Se estas la surfaco de la metala disko kun radiuso R, la flukso tra la disko estas konstanta:

tamen ekzistas elektromova forto (emf, induktita tensio) inter la centro de la disko kaj la glitanta kontakto:

En 1831, Michael Faraday malkovris, ke estas generita potenciala diferenco inter la finaĵoj de elektra konduktilo, kiu moviĝas orte al magneta fluksdenso. Fakte, pri tiu ĉi eksperimento, ĉiu radiuso de la disko agas kiel konduktilo generanta sian elementan elektran tension, por krei kurenton kontraŭstarantan al la rotacio, konforme al la leĝo de Lenz kaj la leĝo de Lenz-Faraday.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Michael Faraday,Experimental Researches in Electricity (Eksperimentaj esploroj pri elektro), Vol I, First Series, 1831 in Great Books of the Western World, Vol 45, R. M. Hutchins, ed., Encyclopædia Britannica, Inc., The University of Chicago, 1952. [1]
  • "Electromagnetic induction: physics and flashbacks" (PDF)[rompita ligilo] de Giuseppe Giuliani - Detaloj de la Lorenca forto en disko de Faraday.