Parage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Parage en Serbio (en la verda municipo).
Romkatolika preĝejo en ĉefstrato de Parage

Parage, serbe Параге, hungare Parrag estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉka Palanka.

Bazaj informoj

Situo

Parage situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj.

Historio

La unua mencio devenis el 1473. Dum la historio loĝis tie precipe serboj. Fine de la 18-a jarcento la komunumo translokiĝis 4 km-ojn pro la alta grundakvo. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Parage 1039 homoj, (serboj 881 (85%), ciganoj 70, jugoslavianoj 17, slovakoj 16, kroatoj 14 kaj aliaj).

Vidindaĵoj