Paragilmeno
| Paragilmeno | |||
|---|---|---|---|
La monto Paragilmeno vidata de sur la ŝoseo Jalto-Aluŝto |
|||
|
Situo de Paragilmeno sur la mapo de Krimeo |
|||
| Alteco | 871 m | ||
| Situo | Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio) | ||
| Montaro | Krimea montaro | ||
| Koordinatoj | 44°37′24″N 34°20′18″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.62333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.62333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
Paragilmeno (rus. Парагильмен, ukr. Парагільмен, krim. Paragilmen) estas monto sur Krimea duoninsulo (Ukrainio) situanta 2 kilometrojn norde de la vilaĝo Malomajako (Aluŝta municipo). La monto estas fama kiel la plej alta kalkoŝtona "roko-forpelito" (iama parto, poste apartiĝinta) de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro (pli ĝuste - de la Babugana altebenaĵo). La nomo de la monto havas helenan devenon: en la helena lingvo paraginome signifas "iri ekster ion"[1].
La monto altas 871 metrojn super la marnivelo. Ĝiaj sudaj kaj sudorientaj deklivoj estas rokaj kaj abruptaj; se rigardi de la mara flanko la monto similas grandan trapezon. La montosupro estas plata kaj plejparte arbar-kovrita. En la nord-okcidenta direkto la monto iom post iom altiĝas kaj finfine konektiĝas al la sud-orienta flanko de la Babugana altebenaĵo.
Sur Paragilmeno kreskas ĉ. 30 specioj de arbaroj kaj arbustoj, inter kiuj 10 estas registritaj en la Ruĝa libro. La ĉefa vidindaĵo de Paragilmeno estas du grandaj taksusoj, kies trunkoj dikas ĉ. 70 centimetrojn (oni opinias tiujn arbojn esti unuj el la plej maljunaj arboj sur la Krimea duoninsulo).
La monto estis deklarita kiel natur-monumento en 1964; ĝiaj supraĵo kaj nord-okcidenta parto apartenas al la samnoma botanika rezervejo.
Piednotoj [redakti]
- ↑ Belanskij I. L., Lezina I. N., Superanskaja A. V. "Krimeo: geografiaj nomoj". Eld. "Tavrija-plus", Simferopolo, 1998, p. 99 (originale: Белянский И. Л., Лезина И. Н., Суперанская А. В. "Крым: географические названия", eld. "Таврия-плюс", Simferopolo, 1998)
|
||||||||||||