Paragrafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paragrafo estas parto de teksto de dokumento, kelkfoje provizita per numero aŭ litero. Paragrafo plejofte konsistas el pluraj alineoj. Dum ĉapitro konsistas el nombro da paragrafoj.

La vorto paragrafo devenas el la greka lingvo kaj havas tie la signifon apuda skribaĵo.

Simboloj por paragrafoj varias laŭ landoj. Paragrafo povas esti indikata per la paragrafosignoj: § (kurba) aŭ (rekta).[1]

Kutime leĝotekstoj estas dividitaj per paragrafoj. En certaj leĝotekstoj (ekzemple en la federaciaj leĝoj de Svislando) oni utiligas artikolojn anstataŭ paragrafoj. Paragrafoj tiam povas aperi kiel aldonaj subdividoj.

Referencoj