Paragvaja gvaranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paragvaja gvaranio
valuto
Ŝtato: Paragvajo
Subdivido: 100 centimoj
Kodo laŭ ISO 4217: PYG
Mallongigo: (₲ en unikodo)
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 4 910,00 PYG

1 eŭro = 6 975,86 PYG (la 4-an de novembro 2010)

vdr

La paragvaja gvaranio (hispane guaraní paraguayo, prononco [ɡwaɾaˈni], pluralo guaraníes) - estas la nacia valuto de Paragvajo. Unu gvaranio estas dividita je cent centimoj (hispane "céntimos"), sed pro inflacio moneroj de centimoj ne plu uziĝas. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas PYG.

Kutima mallongigo de la valuto - krom la trilitera ISO-kodo - estas la signo , do strekita G (₲ en unikodo).

Eksteraj ligiloj