Paragvaja ilekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paragvaja ilekso
Paragvaja ilekso
Paragvaja ilekso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Akvifolialoj Aquifoliales
Familio: Akvifoliacoj Aquifoliaceae
Genro: Ilekso Ilex
Specio: I. paraguariensis
Ilex paraguariensis
A. St. Hil.
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La paragvaja ilekso [1] (Ilex paraguariensis) aŭ matea herbo (de la hispana yerba mate [ˈʝeɾβa ˈmato] aŭ yerba de los jesuitas (Jezuita herbo), aŭ yerba del Paraguay (Paragvaja herbo); la portugala: erva-mate [ˈɛɾvɐ ˈmatʃe]; en gvarania: ka'a) estas ileksospecio de la familio akvifoliacoj, vegetante en Sudameriko.

El ties folioj kaj branĉoj, sekigitaj kaj muelitaj, oni kuiras la mateon, nome infuzaĵo komuna en la kuiarto kaj tradicioj de Argentino, suda Brazilo, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo[2][3] [4] . Ĝi unue estis uzata kaj kultivata fare de la gvaranioj kaj en kelkaj tupioj komunumoj en suda Brazilo, antaŭ la eŭropa koloniigo. Ĝi estis science klasifikata fare de la svisa botanikisto Moses Bertoni, kiu ekloĝis en Paragvajo en 1895.

La nomo mateo estas la nomo de la mateujo kiu tradicie utilas kiel ujo por la infuzaĵo. La planto estas amplekse kultivata komerce en Argentino, Brazilo kaj Paragvajo ekde la 19a jarcento, kaj okazigas gravan industrion.

Priskribo

Sovaĝ-vegetanta paragvaja ilekso.

La paragvaja ilekso estas origina de la riveraj basenoj de Supra Paranao, Supra Urugvajo kaj ĉe kelkaj alfluantoj de la Rivero Paragvajo[5] [6] kie ĝi vegetas nature, precipe formante parton de la subarbaraĵo aŭ de la meza tavolo de la montarbaro.

Tiu neotropisa specio, komence nur arbedo, povas iĝi arbo 15 metrojn alta. La folioj estas ĉiamverdaj, 7–11 cm longaj kaj 3–5,5 cm larĝaj, kun segildentaj randoj. La folioj ofte estas nomataj yerba (hispane) aŭ erva (portugale), ambaŭ signifante "herbo". Ili enhavas kafeinon (konata en iuj partoj de la mondo kiel "mateino") kaj ankaŭ enhavas la parencan ksantinan alkaloidon, kaj estas rikoltataj komerce.

La floroj estas malgrandaj, verdaj-blankaj, kun kvar petaloj. La frukto estas ruĝa drupo, laŭdiametre 4–6 mm.

Kultivado

Plantejo en Misiones, Argentino.

La paragvaja ilekso estas kultivata kaj prilaborata en Sudameriko, specife en norda Argentino (Corrientes, Misiones), Paragvajo, Urugvajo kaj suda Brazilo (Suda Rio-Grando, Sankta Katerino, Paranao kaj Suda Mato-Groso). Kultivistoj estas konataj kiel yerbateroj (hispane) aŭ ervateiroj (brazil-portugale).

Semoj uzatoj por produkti novajn plantojn estas rikoltataj de januaro ĝis aprilo nur post kiam ili fariĝis malhelpurpuraj. Post rikolto, ili estas subakvagataj por elimini ŝvebajn ne-viveblajn semojn kaj defalaĵojn kiajn branĉetojn, foliojn, ktp. Novaj plantoj estiĝas inter marto kaj majo. Por plantoj establitaj en potoj, transplantado okazas ekde aprilo ĝis septembro. Plantoj kun nudaj radikoj estas transplantataj nur dum la monatoj junio kaj julio [7].

Multaj el la naturaj malamikoj de paragvaja ilekso estas malfacile kontroleblaj en la plantejoj. Iuj el ili estas insektoj inkludante Gyropsylla spegazziniana, insekto kiu demetas ovojn en branĉoj, Hedyphates betulinus, insekto kiu malfortigas la arbon kaj igas ĝin pli sentema al ŝimoj kaj melduo, Perigonia lusca, insekto kiu manĝas la foliojn, kaj pluraj specioj de akaroj [7].

Kiam la paragvaja ilekso estas rikoltita, la branĉoj foje estas sekigataj kun lignofajro, aldonante fumplenan aromon. Tiam la folioj kaj foje la branĉetoj estas rompataj.

La paragvaja ilekso povas varii laŭ forto de la aromo, kafeinnivelo kaj aliaj nutraĵoj depende de ĉu ĝi estas maskla aŭ femala planto. Femalaj plantoj emas esti pli mildaj laŭ gusto, kaj pli malaltaj je kafeinonivelo. Ili ankaŭ estas relative malabundaj en la lokoj kie la specio estas plantata kaj kultivata [8].

Laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, Brazilo estas la plej granda produktanto de matea herbo de la mondo, kun 434 727 da tunoj (53%), sekvite de Argentino kun 300 000 da tunoj (37%) kaj Paragvajo kun 76 663 da tunoj (10%) [9] [10].

Uzado kiel trinkaĵo

Varmega mateo-infuzaĵo en sia kutima ujo.

La infuzaĵo mateo, nomata mate en hispane parolantaj landoj aŭ chimarrão en suda Brazilo, estas preparata per trempado de sekaj folioj (kaj branĉetoj) en varma akvo prefere ol en boliganta akvo. Ĝi estas konsumata simile al teo, pli tradicie varme, sed foje malvarme.

Drinkado de mateo kune kun amikoj el komuna kava kukurbo (ankaŭ nomata guampa, porongomate en la hispana, aŭ cabaçacuia en la portugala, aŭ zucca en la itala) kun metala pajlero (bombilla en la hispana, bomba en la portugala) estas ofta socia praktiko en Urugvajo, Argentino kaj suda Brazilo inter homoj de ĉiuj aĝoj.

La mateo estas la plej populara en Urugvajo, kie homoj vidiĝas piedirantaj en la strato portantaj mate kaj termo en siaj brakoj kaj kie oni povas trovi varmakvostaciojn por replenigi la termo survoje. En Argentino, po 5 kg da mateo estas konsumataj ĉiun jaron de ĉiu viro, virino, kaj infano, dum en Urugvajo po 10 kg da mateo estas konsumataj de ĉiu persono en la sama periodo [11].

La gusto de preparita mateo similas infuzaĵon de legomoj, herbojn, kaj estas rememoriga de iuj specoj de verda teo. Iuj konsideras la guston esti tre plaĉa, sed ĝi estas ĝenerale amara se trempite en boliganta akvo. Aromagita mateo ankaŭ estas vendata, en kiu la mateaj folioj estas miksitaj kun aliaj herboj (kiaj ekzemple pipromentocitrusa ŝelo [12]).

En Paragvajo, Brazilo kaj Argentino, sekrostita versio de mateo, konata kiel mate cocido (Paragvajo), chá mate (Brazilo) aŭ ĵus mate, estas vendata en teosaketoj kaj en nepakita formo. Ĝi ofte estas servata dolĉigita en specialiĝintaj butikoj aŭ en la strato aŭ varme aŭ glaciiĝita kun fruktosukolakto. En Argentino kaj suda Brazilo, ĝi estas ofte konsumata por matenmanĝo aŭ en sukeraĵejoj por posttagmeza teo, ofte kun selektaĵo de dolĉaj bakaĵoj.

Glaciigata, dolĉiigata versio de sekrostita mateo estas vendata kiel nekarbonigita senalkoholaĵo, kun aŭ sen fruktaromo. En Brazilo, tiu malvarma versio de chá mate estas aparte populara en sudaj kaj sudorientaj regionoj, kaj estas facile trovebla en podetalbutikoj en la sama malvarmigilo kiel nealkoholaĵoj. Mate batido, kiu estas sekrostita, havas malpli da amara gusto kaj pli da spica parfumo. Mate batido iĝas krema kiam skuite. Mate batido estas pli populara en la marbordaj urbegoj de Brazilo, kontraste al la ege sudaj subŝtatoj, kie ĝi estas konsumata laŭ la tradicia maniero (verda, konsumita kun arĝenta pajlero de komuna kukurbo) kiu estas nomata cimarrón [13].

En Paragvajo, okcidenta Brazilo (Suda Mato-Groso, okcidente de San-Paŭlo) kaj la argentina Regiono Litoral , mateoinfuzaĵo ankaŭ estas konsumata kiel malvarma aŭ glaciigita trinkaĵo kaj nomata terereo (tereré kaj tererê en hispana kaj portugala, respektive), kaj estas kutime suĉata el korntaso nomata guampa kun bombilla. La terereo povas esti preparata uzante malvarman aŭ glacciigitan akvon (laŭ la plej oftan manieron en Paragvajo) aŭ uzante malvarman aŭ glaciigitan fruktosukon (laŭ la plej oftan manieron en Argentino). La "nura akvo" versio povas esti tro amara, sed tiu preparata uzante fruktosukon estas dolĉigata per la suko mem. Kuracplantoj, konataj kiel yuyos, estas miksataj en pistujo kaj aldonataj al la akvo pro gusto aŭ medikamentaj kialoj. La terereo estas la plej populara en Paragvajo, Brazilo, kaj Regiono Literal (nordorienta Argentino) [14].

Kemia konsisto kaj ecoj

Floroj de paragvaja ilekso.
Fruktoj de paragvaja ilekso.

Ksantinoj

La matea herbo enhavas tri ksantinojn: kafeino, teobromino kaj teofilino, la precipa estanta kafeino. La kafeinenhavo varias inter 0,7% kaj 1,7% de la seka pezo [15] (komparate kun 0,4- 9,3% por tefolioj, 2,5-7,6% en gvarano (Paullinia cupana, Sapindaceae), kaj ĝis 3,2% por grunda kafo [16]; teobrominenhavo varias de 0,3% al 0,9%; teofilino ĉeestas en malgrandaj kvantoj, aŭ povas esti tute forestanta [17]. Substanco antaŭe nomata "mateino" estas sinonimo por kafeino (kiel teino kaj gvaranino).

Provizoraj limigitaj studoj de mateo montris ke la matea ksantinokoktelo estas diferenca ĉe aliaj plantoj enhavantaj kafeinon, plej signife en siaj efikoj por la muskola histo, kontraste al tiuj sur la centra nerva sistemo, kiuj estas similaj al tiuj de aliaj naturaj stimuliloj. La ĉeestantaj tri ksantinoj en mateo pruviĝis havi senstreĉiĝan efikon al glatmuskola histo, kaj stimula efiko al kora muskola histo.

Minerala enhavo

La matea herbo ankaŭ enhavas elementojn kiajn ekzemple kalio, magnezio kaj mangano [18].

Sanefikoj

Ĝis 2011 okazis neniu science kontrolebla klinika esplorado pri la efiko de trinkado de mateo rilate al kronika malsano [19]. Tamen, la mateo enhavas polifenolojn, kiuj povas utili la imunsistemon [20][21], trankviligas alergiojn [22], reduktas la riskon de diabeto kaj hipoglikemio ĉe musoj [23], enhavas kunmetaĵojn kiuj, kiam ekstraktite de verda teo bruligas pli da kalorioj [24], funkcias kiel apetitsubpremilo kaj malplipeziĝilo[25][26], pligrandigas la provizon de nutraĵoj kaj oksigeno al la koro [27], povas malpliigi la riskojn de korinfarktoj kaj apopleksiojn [28], pliigas mensan energion kaj atenton [29][30], plibonigas humoron [31], kaj favoras pli profundan dormon, aliflanke dormo povas esti problema ĉe homoj kiuj estas sentemaj al kafeino [29][32].

Referencoj

  1. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 463
  2. angle Yerba Mate: National Drink of Argentina?
  3. hispane Yerba mate en Argentina
  4. angle Monda Konserveja Observa Centro (1998). Ilex paraguariensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9 May 2006.
  5. angle Paragvaja ilekso
  6. angle IUCN2006, Monda Konserveja Observa Centro, 1998, id=32982, Ilex paraguariensis, alirita la 9an de majo 2006
  7. 7,0 7,1 hispane Burtnik, Oscar José, "Yerba Mate Production", 3rd Edition, 2006, retrieved on May 24, 2013
  8. angle Nativa Yerba Mate. http://www.nativayerbamate.com/harvest.html.+Alirita 2011-07-18.
  9. angle FAOSTAT. http://faostat.fao.org/site/339/default.aspx.+Alirita 2011-07-18.
  10. angle Statistikoj FAO.
  11. angle "Mate: The Bitter Tea South Americans Love to Drink", retrieved on May 30, 2013
  12. angle Flavored Yerba Mate. http://www.ma-tea.com.+Alirita 2013-05-30.
  13. angle Significado de 'cimarrón'. Alirita 5 July 2013.
  14. angle Terere. http://www.ma-tea.com.+Alirita 2013-05-30.
  15. hispane Dellacassa, Cesio et al. 2007 : Departamento de Farmacognosia, Facultad de Química, Universidad de la República, Uruguay, Noviembre: 2007
  16. angle Activities of a Specific Chemical Query. Ars-grin.gov. Alirita 2011-06-05.
  17. angle (1986) “Studies on mate drinking”, Journal of Ethnopharmacology 18 (3), p. 267–72. doi:10.1016/0378-8741(86)90005-x. 
  18. portugale Valduga, Eunice; de Freitas, Renato João Sossela; Reissmann, Carlos B.; Nakashima, Tomoe 1997 Caracterização química da folha de Ilex paraguariensis St. Hil. (erva-mate) e de outras espécies utilizadas na adulteração do mate, Boletim do Centro de Pesquisa de Processamento de Alimentos, 15, 25–36
  19. angle (2011) “Recent advances on Ilex paraguariensis research: Minireview”, Journal of Ethnopharmacology 136 (3), p. 378–84. doi:10.1016/j.jep.2010.06.032. 
  20. angle (2000) “Dietary Intake and Bioavailability of Polyphenols”, Journal of Nutrition 130 (8), p. 2073S–2085S. 
  21. angle Immune System. http://www.ma-tea.com.+Alirita 2013-06-12.
  22. angle (2010) “Natural products as targeted modulators of the nuclear factor-KB pathway”, Journal of Pharmacy and Pharmacology 54 (4), p. 453–472. doi:10.1211/0022357021778637. 
  23. angle (1989) “Glycaemic effects of traditional European plant treatments for diabetes. Studies in normal and streptozotocin diabetic mice”, Diabetes Research 10 (2), p. 69–73. 
  24. angle (1999) “Efficacy of a green tea extract rich in catechin polyphenols and caffeine in increasing 24-h energy expenditure and fat oxidation in humans”, American Society for Clinical Nutrition 70 (6), p. 1040–1045. Alirita 12 June 2013.. 
  25. angle (2004) Herbal Drugs and Phytopharmaceuticals. Medpharm. ISBN 0849319617.
  26. angle Weight Management. http://www.ma-tea.com.+Alirita 2013-06-12.
  27. angle pages/Exercise-Aid.html Exercise Aid. http://www.ma-tea.com.+Alirita 2013-06-12.
  28. angle (2003) “Hawthorn extracts inhibit LDL oxidation”, Pharmazie 58 (8), p. 577–581. 
  29. 29,0 29,1 angle (1991) “Mineral elements in mate herb (Ilex paraguariensis St. H.)”, Arch Latinoam Nutr. 41 (3), p. 441–454. 
  30. angle Energy & Focus. http://www.ma-tea.com.+Alirita 2013-06-12.
  31. angle Klein, Siegrid. (1998) The Complete German Commission E Monographs: Therapeutic Guide to Herbal Medicines. The American Botanical Council. ISBN 096555550X.
  32. angle Sleep. http://www.ma-tea.com.+Alirita 2013-06-12.

Bibliografio

  • angle Hernández Bermejo, J. E.; León, J. (eds.) 1994 : Neglected crops: 1492 from a different perspective, FAO, Roma, ISBN 92-5-103217-3
  • hispane López, J. A; Little, E.; Ritz, G.; Rombold, J.; Hahn, W. 1987 : Árboles comunes del Paraguay: Ñande yvyra mata kuera, Asunción del Paraguay: Cuerpo de Paz.
  • angle López, Adalberto 1974 : The Economics of Yerba Mate in Seventeenth-Century South America, in : Agricultural History, Agricultural History Society.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj