Paragvaja nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Paragvajo. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Paragvaja nacia teamo de futbalo
asocio Asociación Paraguaya de Fútbol
Asocio Paragvaja de Futbalo
konfederacio CONMEBOL
unua matĉo  Paragvajo 1 - 5
Flago de Argentino Argentino
1919
plej granda gajno  Paragvajo 7 - 0
 Bolivio
1949
plej granda perdo Flago de Argentino Argentino 8 - 0
 Paragvajo
1926
Futbala Mondpokalo
aperoj 7 (unuafoje en 1930)
plej bona rezulto dua rondo
1986, 1998 kaj 2002
Amerika Pokalo
aperoj 33 (unuafoje en 1921)
plej bona rezulto venko
1953 kaj 1979
vdr

La Paragvaja nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1919. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Argentino en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon La Albirroja - "la blanka-ruĝa (teamo)". Sepfoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1930. La teamo ankaŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.

Krome la teamo 33-foje partoprenis en la Amerika Pokalo kaj venke akiris la pokalon en 1953 kaj 1979.