Paraleltonalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paralela tonalo)

Paralleltonaloj estas en la muzikteorio maĵoraj kaj minoraj tonaloj, kiuj estas notitaj kun la samaj antaŭsignoj. Superrigardon super la paraleltonaloj donas la kvintociklo.

Ekzemplo: D-maĵoro kaj b-minoro havas la samajn antaŭsignojn (du diesoj: F♯ kaj C♯). Oni diras:

Paraleltonaloj ĉiam estas tercioparencaj tonaloj (B estas etan tercion pli malalta ol D, resp. D estas etan tercion pli alta ol B).

Trisonoj elprenitaj el paraleltonaloj nomiĝas paralelakordoj. En la funkciteorio, kiu devenas el la germanlingvaj regionoj, paralelakordoj estas signitaj per p resp. P, ekz. Tp = minorparalelo de maĵor-toniko, Dp = minorparalelo de maĵordominanto, dP = maĵorparalelo de minordominanto ktp.

La paraleltonalo pri toniko ankaŭ nomiĝas tonikoparalelo kaj pokaze markita laŭ maĵoro kaj minoro per Tp, TP, tP, tp.

Plua speco de maĵora / minora parenceco estas la varianttonaloj.

Minorparalelo[redakti | redakti fonton]

Pri ĉiu maĵortonalo ekzistas minorparalelo uzanta la samajn tonojn. Ĉi tiu nomĝas minorparalelo pri la koncerna maĵortonalo. Ĝia Baza tono situas ĉiam etan tercion sub la maĵortonalo.

Ekzemploj:

Maĵortonalo Minorparalelo
C-maĵoro a-minoro
G-maĵoro e-minoro
D-maĵoro h-minoro

Ilustrado ekzemple por C-maĵoro/a-minoro:

Intervalgrandoj de la maĵorgamo (1 = plentono, ½ = duontono):

C D E F G A H C
1 1 ½ 1 1 1 ½

Intervalgrandoj de la minorgamo (1 = plentono ½ = duontono):

A H C D E F G A
1 ½ 1 1 ½ 1 1

Komparo de la du intervalŝablonoj:

Minoro 1 ½ 1 1 ½ 1 1
Maĵoro 1 1 ½ 1 1 1 ½

Maĵorparalelo[redakti | redakti fonton]

La maĵorparalelo estas la malo de minorparalelo.

Por iri ekde la minortonalo al maĵorparalelo, oni devas uzi la maĵortonalon kun la samaj antaŭsignoj. La baza tono tiam situas etan tercion pli alta (1-½ tonpaŝoj). La maĵorparalelo do havas la saman tonmaterialon kaj la samajn antaŭsignojn. Per tio la duontonaj paŝoj forŝoviĝas ekde minoro (2-3, 5-6) al maĵoro (3-4, 7-8).

Ekzemplo:

Minortonalo Maĵorparalelo Pozicio de la duontonaj paŝoj
d-minoro F-maĵoro e-f, a-b
a-minoro C-maĵoro h-c, e-f
e-minoro G-maĵoro fis-g, h-c

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]