Paralingva fonetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paralingva fonetikoparalingvistiko estas scienco pri tiuj fenomenoj en la parolo, kiuj ne apartenas al la lingvo en si mem, sed kiuj tamen estas fundamentaj por parola komunikado kiel biologia kaj socia fenomeno. Temas ĉefe pri la esplorado kaj studado de la fiziologiaj kaj akustikaj diferencoj inter lingve identaj eldiroj, kiuj dependas de la aĝo kaj sekso de la parolantoj kaj de la tipo de fonado, voĉforto kaj parolrapideco kiun ili elektas, kaj kiel la parolo estas influata de emocioj kaj de aliaj eksterlingvaj faktoroj. La menciitaj faktoroj influas en alta grado ankaŭ tiajn akustikajn ecojn, kiel la formantfrekvencojn, kiuj estas esencaj por la perceptado de la fonetika identeco de parolsonoj. Grava celo kadre de la fako estas la klarigo de la homa kapablo kiel aŭskultanto disigi la du tipojn de informo unu de la alia.

Al paralingva fonetiko oni ankaŭ povas kalkuli la studadon de fenomenoj kiuj troviĝas en lingvoj kaj apartenas al tiuj, sed kies origino estas paralingva. Tiaj troviĝas en la prozodio de naturaj lingvoj, sed ankaŭ en ties vortaroj (sonimitado, ankaŭ nomata onomatopeo kaj sonsimbolismo, ankaŭ nomata fonosemantiko).

La rezultoj de studoj en paralingva fonetiko povas esti aplikataj teknike en parolsintezo, por imiti paralingvan variadon, kaj en aŭtomata parolrekono ne nur por rekoni la paralingvan informon, sed ankaŭ por rekoni la lingvan informon sen erariĝo pro la ebla paralingva variado.

La distingo inter lingvaj kaj paralingvaj fenomenoj same gravas en gesta lingvo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Hartmut Traunmüller (2004) « Paralinguale Phänomene », ĉap. 76. en An International Handbook of the Science of Language and Society / Ein internationales Handbuch zur Wissenschaft von Sprache und Gesellschaft, eld. de U. Ammon, N. Dittmar, K.J. Mattheier & P. Trudgill. Berlin-New York: Walter de Gruyter, p. 653–665.