Paramé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paramé
komunumo
Malnova urbodomo vidata de placo Georges Coudray
kvartalobanurbokomunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Saint-Malo
Komunumaro Saint-Malo agglomération
Situo Paramé
 - koordinatoj 48° 39′ 27″ N 01° 58′ 58″ U / 48.65750 °N, 1.98278 °U / 48.65750; -1.98278 (mapo)
Loĝantaro 8 811 (1962)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35400
INSEE 35288

Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine

Vidu situon de Paramé kadre de Ille-et-Vilaine
Vidu situon de Paramé kadre de Ille-et-Vilaine
DEC
Paramé
Paramé
Paramé

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Paramé kadre de Francio
Vidu situon de Paramé kadre de Francio
DEC
Paramé
Paramé
Paramé
Vikimedia Komunejo: Paramé
vdr
Digo de Rochebonne je alta tajdo

Paramé estas malnova komunumo de departemento Ille-et-Vilaine, kiu kuniĝis kun Saint-Servan kaj Saint-Malo en 1967. Ĝi situas oriente de Saint-Malo, al kiu ĝis estas ligita per "Le Sillon". Paramé estas konata pro sia plaĝo longa je preskaŭ 2 kilometroj plejofte nomita "plaĝo de Rochebonne".

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Paramé venas de la gaŭla vorto Parama, kiu signifas « la plej alta », kaj nomas altebenaĵon abrupte kliniĝantan ĝis la marnivelo, inter la malsupro de Rousses kaj la malsupro de Masses.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

En la 6-a jc, supre de altebenaĵo de Paramé, estis kreita priorejo kun nomo « Priorejo Saint-Domin » aŭ Lann Donneck, tiu lasta estis akompananto de sankta Malo, kiu albordiĝis kun 33 religiuloj sur insulo Cézembre. Donneck estis komisiita fondi religian domon. Kapelo dediĉita al sankta Domin ekzistis en 1249 .

Modernaj tempoj[redakti | redakti fonton]

Fuĝantaj persekutoj, anglaj benediktanoj instaliĝis en Paramé ekde 1611 antaŭ ol migri al Saint-Malo. En la 17-a kaj 18-a jc, pluraj militaj kampadejoj estis starigitaj por malhelpi anglajn albordiĝojn.

  • 1758. Angla albordiĝo en Cancale la 5-an de junio. Ili starigis kampadejon kun 4000 soldatoj inter Paramé kaj Saint-Ideuc, prirabis kaj detruis multajn ŝipojn en Saint-Servan. La angloj reenŝipiĝis la 10-an sekve de sciigo pri alveno de francaj trupoj el Malsupra Bretonio kaj Normandio[1].

Franca revolucio[redakti | redakti fonton]

En 1789, la du paroĥoj Paramé kaj Rothéneuf fariĝis du komunumojn arigitajn en kantonon. Rothéneuf estis la haveno de Paramé. Kun preteksto ke ĝi estis tro malgranda kaj enklavigita, komunumo Saint-Ideuc estis definitive nenigita kaj integrita en Paramé, la 7-an de decembro 1792.

19-a jc[redakti | redakti fonton]

Paramé Bd de Rochebonne
Tramo deiranta al Rothéneuf
Tramo antaŭ la malnova preĝejo

En la 31-a de julio 1849 aperis la unua mencio de « Marbanoj » sur la registrolibroj de la komunumo.

Granda britaro tie loĝis fine de la 19-a jc.

  • 1898. Inaŭguro de tramlinio Paramé-Cancale.

20-a jc[redakti | redakti fonton]

  • 1921. Prezidanta dekreto de la 13-a de aŭgusto igis Paramé "klimatan stacion"[1].

Tiu dekreto permesas al la urbodomo pagigi restadtakson, kiu utilos por salubrigo. La urba konsilio, por promocii turismon, decidis krei blazonon por la urbo.

  • 1931. Inaŭguro de nova "hôtel des Postes, Télégraphes, Téléphones" (domo de Poŝto, telegrafoj kaj telefonoj) supre de bulvardo Rochebonne fare de ministro pri Poŝtoj Charles Guernier[1] (ĝi tie restos ĝis en 1993 kaj inaŭguro de nova poŝtoficejo apud la malnova urbodomo).

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Paramé estis batalloko inter usonaj kaj germanaj trupoj en aŭgusto 1944 okaze de la liberigo de Saint-Malo, kiun germanoj estis transformintaj en fortreson. Paramé tiam konsistigis defendlinion. Estis kontraŭtanka linio de plaĝo de Minihic, iranta tra Réservoirs, fontano aŭ Pèlerins, ponto Robert, la Godelle kaj finĝanta ĉe la fervojo[2].

La batalo por la liberigo de Paramé daŭris unu semajnon.

Kuniĝo de la tri komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ideo pri kuniĝo de la tri urboj Saint-Malo, Saint-Servan kaj Paramé estis malnova ideo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1955 1968 Georges Coudray Lasta urbestro antaŭ kuniĝo


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Malnova komunumo Saint-Ideuc estis ligita al Paramé ekde julio 1792, fariĝante kvartalon. La paroĥo de Saint-Ideuc dependis de diocezo de Dol.

Lumturo de Rochebonne.

Loka kulturo kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Digo de Paramé aŭ digo de Rochebonne : konstruita de 1883 ĝis 1913. Longa je 1 671 m, ĝi celis protekti la malnovajn sablajn dunojn kontraŭ la maro kaj ebligi konstruadon de nova kvartalo, tiel lanĉante Paramé kiel banurbon.
Malnova preĝejo de Paramé

Elstaruloj ligitaj al Paramé[redakti | redakti fonton]

Malnova blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france d'azur au navire à rames d'or, aŭ voiles éployées de même, au franc quartier d'argent chargé d'un aigle à deux têtes de sable plain
esperante Lazura kun orremila ŝipo, kun malfalditaj veloj samkoloraj, kun arĝenta kvarono ŝarĝita per dukapa sabla aglo.
Detaloj La ŝipo estas tiu de Jacques Cartier kaj la aglo estas senjoro de Plessis-Bertrand[1].

Kreita en 1931.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Pierre-André Pincemin, Mémoire de Paramé, eldoninto "éd. Danclau", 1996.
  2. Jean Le Masson, La Bataille et la libération de Paramé, p. 15, 1945

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dominique Bodin, Théophile Briant in Bulletin de la Société d'histoire et d'archéologie de l'arrondissement de Saint-Malo., 1996, p 297.
  • A. Roman, Paramé 1789-1799 in Bulletin de la Société d'histoire et d'archéologie de l'arrondissement de Saint-Malo., 1989, p 105.
  • A. Vercoutère, « Histoire de Paramé » in Bulletin de la Société d'histoire et d'archéologie de l'arrondissement de Saint-Malo., 1992, p. 249.
  • Numeroj de Paramé mondain : écho des plages de Paramé et Rothéneuf en Gallica, la cifereca biblioteko de Nacia Biblioteko de Francio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]