Paramitiedoj
El Vikipedio
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paramythia montium
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
Genroj
|
||||||||||
|
Oreokarito Oreocharis |
||||||||||
La Paramitiedoj (Paramythiidae) estas tre malgranda familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj, endemia en la montararbaroj de Nov-Gvineo, kiu havas du speciojn:
- Arfak-oreokarito (Oreocharis arfaki)
- Monta paramitio (Paramythia montium)
Temas pri kolororiĉaj, mezgrandaj birdoj, kiuj nutras sin per fruktoj kaj iom da insektoj.
La du speciojn antaŭe oni enordigis al la Dikeedoj (Dicaeidae), sed DNA-DNA-hibridizaj studoj montris, ke tiuj specioj estas parencaj unu al la alia, sed neparencaj kun la Dikeedoj.