Perfekteco (budhismo)
Paramito (pāramitā पारमिता en sanskrito; en palia lingvo: pāramī पारमी ; tibete pha rol tu phyin pa ཕ་རོལ་ཏུ་ཕྱིན་པ་) laŭvorte signifas "perfekteco". En budhismo pāramitā markas moralecojn, kiuj estas disvolvigataj per bodhisatvo dum nekalkuleblaj vivoj kaj kiuj kondukas al realigo de budheco.
|
En theravada tradicie estas indikataj dek moralecoj (nomoj en palie):
- dana : malavaremo, donado sin mem
- ŝila : moralemo, ĝusta traktado
- nekkhamma : abstinemo
- pannja : saĝeco, enrigardo
- virija : energiemo, persistemo, klopodemo
- khanti : pacienco
- saĉĉa : verdiremo, honesteco
- adhitthana : energiemo, decidemo
- metta : afablemo
- upekkha : trankvilemo
En mahajana budhismo, en kiu la paramitoj havas multe pli gravan rolon, Praĝnaparamita sutro kaj Lotosa sutro nomigas ses moralecojn (nomoj en sanskrito):
- dana : malavaremo, donade sin mem
- ŝila : moralemo, ĝusta traktado
- praĝnja : saĝeco, enrigardo
- kŝanti : pacienco
- virja : energiemo, persistemo, klopodemo
- dhjana aŭ smriti : koncentriĝo
Pli posta Daŝabhumika sutro citas pluajn kvar:
- 7. upaja : kapablemo
- 8. pranidhana : promeso, decidemo
- 9. bala : spiritforto
- 10. ĝnjana : sciemo