Déjà vu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paramnezio)
Saltu al: navigado, serĉo

ParamnezioDéjà vu [deĵavu], jamosento, deĵavuo, estas elemento de la psiĥologia-filozofia koncepto de profesoro Emile Boirac. Déjà vu signifas "jam vidita". Ĝi estas la sento ke tio, kio okazas nun, okazis jam antaŭe, precize same. La scienca nomo de tiu fenomeno estas paramnezio. Laŭ multaj ĝi okazas ankaŭ ĉe profetaj sonĝoj. Se amo estas konforma kun la difino de Platono, nome ke ĝi estas sopiro por la unuigo, patrujo, la dua parto de sia memo, la ama sento estas paramnezio. Paramnezio estas ankaŭ foje konsiderata postsigno de renaskiteco.

Rilatoj kun nervaj kaj mensaj perturboj[redakti | redakti fonton]

La sento pri jamvido okazas en la perturboj trafantaj la dekstran hemisferon de la cerbo. Ĝi ankaŭ estas vidata en iuj tempiaj epilepsioj.

Jamosento ne rilatas kun mensaj patologioj kiaj skizofrenio.

Hipotezoj[redakti | redakti fonton]

  1. Falsa retrovo : konfuzo inter situacio nuna kaj situacio simila sed ne plene sama el pasinteco aŭ rekono de evento forgesita el la konscio. Iuj psikologoj eble sukcesis reprodukti tiun sensaĵo per hipnoto. Pri la uzo de hipnoto estiĝis pluraj duboj.
  2. Hipokampo agas revenige tro frue, eĉ antaŭ ol informo estas en la "memorstaplo". Kutime, la nuno estas stakita por posta revenigo, sed hipokampo povas agi samtempe : enstakigo kaj revenigo. "Deĵavuo estus fenomeno de rekolektado sen enaĵo" indikas sinjoro Emmanuel Barbeau[1].

Kontraŭaj fenomenoj?[redakti | redakti fonton]

Ofte montrita kvazaŭ la kontraŭo de "jamvivo" la "neniamvivo" indikus situacion en kiu homo dum momenteto ne rekonas vorton, aŭ personon aŭ lokon jam konatan. La persono plene scias ke tio okazis antaŭe sed la afero aperas plene stranga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. E. Barbeau et al., Le cortex périrhinal chez l'homme, in Rev. Neurol., vol. 160, pp. 401-11, 2004.