Paramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambiguation
Disambiguation

Ĉi tiu paĝo temas pri vegetaĵaro. Por la papilia genro, vidu Paramo (genro).

Paramo en Kolombio
Erozio en paramo, kaŭzita de senarbarigo kaj brutaro.


Paramo (hispane : Páramo) estas neotropisa arbustetaro, riĉa je plantoj kun flora tigokusenoformaj kaj je sklerofilaj arbustoj, kiu okupas la alpan malvarman tavolon, daŭre humidan, de la Andoj [1]. Ĝi situas je grandaj altidudoj, inter la arbarolimo ( ĉirkaŭ 3 800 m ) kaj la daŭra neĝolinio (ĉirkaŭ 5 000 m). La ekosistemo konsistas el akcidentitaj, plejofte glaĉere formitaj valoj kaj ebenaĵoj kun granda varieco de lagoj, torfejoj kaj humidaj herbejoj miksitaj kun arbustaroj kaj arbaretoj. Ĉirkaŭ 57% de tiu tipo de vegetaĵaro troviĝas en Kolombio

Lokalizo[redakti | redakti fonton]

Paramoj kovras la suprajn partojn de la nord-anda ekoprovinco, pli-malpli inter 11° norda kaj 4,5° suda latitudo. Ili konstituas malkontinuan zonon inter la Cordillera de Mérida en Venezuelo kaj Nudo de Loja ( depresio de Huancabamba ) en norda Peruo. Tri izolitaj kompleksoj ekzistas, unu en la Sierra de los Cuchumatanes [2], unu en la Cordillera de Talamanca de Kostariko kaj Panamo, kaj alia en la Sierra Nevada de Santa Marta de Kolombio. La plej granda paramo en la mondo estas Sumapaz, ĝi situas en Kolombio proksimume 30 km ekde Bogoto kaj ĝi estas parto de la Ĉefurba Distrikto. Unu el la plej bonaj ekzemploj de relative neperturbita paramo povas esti trovata en la Biologia Stacio de Guandera en norda Ekvadoro.

Tropikaj alpaj herbejoj similaj al paramoj abunde ĉeestas en aliaj kontinentoj, kiel la afrik-alpa zono, etendiĝante ekde Etiopujo kaj Ugando ĝis Kenjo, Tanzanio kaj Sudafriko. Malpli altgrade, ili troviĝas en Nov-Gvineo kaj Indonezio.

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Lokalizo (flave) de paramoj en Sudameriko (vidu Hofstede et al. (2003) en la bibliografio).

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), paramoj apartenas al biomo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj. Kvin diferencaj ekoregionoj estas identigitaj :

Soci-ekonomia aferkoncerno[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la malproksimeco kaj la malvarma kaj humida klimato, homa aktiveco en la Paramo ne estas malkomuna. Homa ĉeesto datiĝas ekde prahistoriaj tempoj, sed ĝi estas plejofte limigita al malintensa paŝtiĝado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Da Lage, Antoine 2000, p. 388-389.
  2. Steinberg, Michael e.a. 2008, 255-262

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Da Lage, Antoine & Georges Métailié 2000 : Dictionnaire de Biogéographie végétale, CNRS Editions, Paris, 580 pp. ISBN 2-271-05816-3
  • hispane Hofstede, R., Segarra, P. and Mena, P. V., 2003. Los Páramos del Mundo. Global Peatland Initiative. NC-IUCN/EcoCiencia, Quito, 299 pp.
  • angle Luteyn, J. L., 1999. Páramos: A Checklist of Plant Diversity, Geographical Distribution, and Botanical Literature. The New York Botanical Garden Press, New York, 278 pp.
  • hispane Kappelle, M., Haberyan, K.A., and Horn, S.P. 2005 Algas Fósiles y Recientes de los Páramos de Costa Rica. ( Fosiliaj kaj nuntempaj algoj de la Paramo de Talamaca ). Pp. 331–341 In Kappelle, M. and Horn, S. (Eds.), Páramos de Costa Rica. Santo Domingo, Costa Rica.: Insitituto Nacional de Biodiversidad, INBio.
  • angle Steinberg, Michael and Matthew Taylor 2008 : Guatemala's Altos de Chiantla: Changes on the High Frontier, Mountain Research and Development, 28/255-262, issn=1994-7151

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]