Parano

El Vikipedio
(Alidirektita el Paraná (rivero))
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la rivero

Parano estas la due plej granda rivero de Sud-Ameriko. Ĝi fontas en sudorienta, meza parto de Brazilo kaj fluas ĝenerale en sudan direkton ĉ. 4.000 km longe. Fine ĝi kuniĝas kun rivero Urugvajo kaj formas la grandegan funelforman alfluejon nome La Plata.

Ekde la komenco - ekde la kunfluo de Rio Grande kaj Paranaíba - ĝis kunfluo de rivero Paragvajo, ĝi havas la nomon Alto (Supra)-Paraná. En la supra parto ĝi havas 3 alfluantojn nome Tietê, Paranapanema kaj Iguaçu. Tiuj fontas en sudorienta Brazilo, proksime al la Atlantiko. Fama vidindaĵo de montara parto de Alto Paraná estis la Guairá-kaskado. Tiujn vicojn da kaskadoj englutis la Itajpu-akvobaraĵo.

Inter la riveroj Iguaçu kaj Paragvajo, la Alto Paraná formas limon inter Paragvajo kaj Argentino. Post la rivera enfluejo de Paragvajo, ĝi fluas nur sur argentina teritorio. Ĉe Santa Fé alfluas ĝin la rivero Saladó. Inter la urboj Santa Fé kaj Rosario elformiĝas la riverdelto de Parano, kiu larxgas ĉe la supro ĉ. 20, sube ĉ. 65 km. En la delto ĝi plu disbranĉiĝas, la du plej lastaj kanaloj estas la Paraná Guazú kaj Paraná de las Palmas.

Akvokolekta areo [redakti]

La akvokolekta areo de Parano estas ĉ. 3.000.000 km², sudorienta parto de Brazilo, Paragvajo, orienta Bolivio kaj norda Argentino. Ĝi estas la plej parto de la iom pli ampleksa Plata Baseno.

Akvobaraĵoj [redakti]

Bildaro [redakti]