Paratetiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Paratetis oceano, Paratetis maro aŭ simple Paratetis kaj Paratetiso estis granda neprofunda maro kiu etendis el la regiono norde de Alpoj super Centra Eŭropo al la Arala Maro en Centra Azio. Tiu maro estis formita dum la Oksfordiana epoko de la fina Ĵurasio kiel etendo de la valo kiu formis la centra parton de la Atlantika Oceano kaj estis izolita dum la epoko de la Oligoceno (post 34 milionoj da jaroj).[1] Ĝi estis separata el Tetisa Oceano (poste Mediteraneo) sude de la formado de montaroj Alpoj, Karpatoj, Dinaroj, Taŭruso kaj Elborz. Dum ties longa ekzisto la Paratetiso estis foje rekonektita kun la Tetiso aŭ ties sukcedantoj, nome Mediteranea MaroHinda Oceano. El la epoko de Plioceno antaŭen (post 5 milionoj da jaroj), la Paratetis iĝis pli kaj pli malprofunda. La aktualaj Nigra Maro, Kaspia Maro, kaj Arala Maro estas restaĵoj de la Paratetisa Maro.

Referencoj

  1. . 155 Ma - Late Oxfordian (an. M25). Universitato de Laŭzano.

Bibliografio

  • Stampfli, G.M.. (2004) “The TRANSMED Transects in Space and Time: Constraints on the Paleotectonic Evolution of the Mediterranean Domain”, The TRANSMED Atlas: the Mediterranean Region from Crust to Mantle. Springer Verlag. ISBN 3-540-22181-6.


Eksteraj ligiloj