Pardalotedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pardalotedoj

Acanthiza nana
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pardalotedoj Pardalotidae
Genro: Vidu tekston.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pardalotedoj (Pardalotidae) estas specioriĉa familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. En tiu familio estas 16 genroj kaj ĉirkaŭ 70 specioj. Tiun familion oni en la literaturo ankaŭ nomas (Acanthizidae).

Rekoniloj[redakti | redakti fonton]

Tipa por tiu familio estas svelta beko kaj relative longaj kruroj. Ilia plumaro estas olivoverda, griza aŭ bruna. Iuj Akantizoj (Acantizae) portas kaŝtanobunajn aŭ flavajn makulojn je la vostobazo. Multaj Gerigonoj (Gerygone) estas flavaj je la suba flanko.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La plej multaj specioj troviĝas ekskluzive en Aŭstralio. Nur la Gerigonoj havas disvastiĝejon ampleksantan Aŭstralion, Nov-Zelandon, multnombrajn pacifikajn insulojn, kaj ankaŭ grandan parton de Sud-orienta Azio. Krom en ĉi tiu genro, inter la Pardalotedoj ne estas aliaj migrantaj birdoj.

Generado[redakti | redakti fonton]

Ĉar Pardalotedoj ofte aĝiĝas pli ol dek jarojn kaj multaj junbirdoj transvivas la vintron, ili metas kaj kovas nur du ĝis tri ovojn, malsame ol similaj birdoj en pli malkomfortaj klimatoj, kiuj ofte kovas pli ol dek ovojn.

Genroj kaj specioj (eletaĵo)[redakti | redakti fonton]

  • Akantizo (Acanthiza)
  • Acanthornis
    • Acanthornis magnus
  • Aphelocephala
    • Aphelocephala pectoralis
    • Aphelocephala leucopsis
    • Aphelocephala nigricincta
  • Calamanthus
    • Calamanthus campestris
    • Calamanthus fuliginosus
  • Chthonicola
    • Chthonicola sagittatus
  • Dasyornis
    • Dasyornis brachypterus ( vidu : Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj )
    • Dasyornis broadbenti
  • Gerygone
  • Hylacola
    • Hylacola pyrrhopygius
    • Hylacola cautus
  • Oreoscopus
    • Oreoscopus gutturalis
  • Origma
    • Origma solitaria
  • Pardalotus
    • Pardalotus punctatus
    • Pardalotus xanthopygus
    • Pardalotus rubricatus
    • Pardalotus ornatus
    • Pardalotus melanocephalus
    • Pardalotus substriatus
    • Pardalotus quadragintus
  • Pycnoptilus
    • Pycnoptilus floccosus
  • Pyrrholaemus
    • Pyrrholaemus brunneus
  • Sericornis
  • Smicrornis
    • Smicrornis brevirostris

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]