Pardilla
Pardilla estas vilaĝo kaj municipo, kodo-253, situanta en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.La municipo troviĝas je 143 km de la ĉefurbo tra la Norda Aŭtoŝoseo
de Madrido al Iruno. Ĝi havas 130 enloĝantojn.
Festoj [redakti]
La plej gravaj festoj estas du:
- Tago de Sankta Izabelo: 2an de julio
- Sankta Johano Baptisto: 29an de aŭgusto.
Vidindaj konstruaĵoj [redakti]
La ĉefa monumento, la paroĥejo, kiu estis konstruita inter la 17a kaj 18a jarcentoj; estis konstruita post la detruo de la tri ekzistantaj ermitejoj, de kiu estas sciate la iama situo sed apenaŭ restas spuroj.
Alia monumento estas "el Rollo", ŝtona kruco sur kvarangula bazo kiu estis konstruita en la ekstremo de la placo. Tie estis ligitaj la kondamnuloj dum la epoko de la Inkvizicio, kaj la kulpuloj estis pendigitaj proksime de "Cerro de la Horca" (Monteto de la Pendumilo).
Demografio [redakti]
| 1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
|---|---|---|---|---|---|---|
| 113 | 123 | 124 | 126 |