Paredes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paredes (Kvenko))
Paredes
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16465
Retpaĝaro [www.paredesdemelo.es]
Politiko
Urbestro Jesús Moreno Botija(PP)
Demografio
Loĝantaro 70  (2013)
Loĝdenso 3,62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 2° 51′ U (mapo)40.0659163-2.8544122Koordinatoj: 40° 4′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 830 m [+]
Areo 19,36 km² (1 936 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Paredes (Provinco Kvenko)
Paredes (Provinco Kvenko)
DEC
Paredes
Paredes
Situo de Paredes
Paredes (Hispanio)
Paredes (Hispanio)
DEC
Paredes
Paredes
Situo de Paredes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paredes, Cuenca [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Paredes (muroj) aŭ Paredes de Melo estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Paredeño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 70 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,62 loĝ/km².

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2007
76 75 79 84 127

Laŭ la Censo de 2001 (I.N.E.) la loĝantaro estis de 79 personoj, el kiuj 40 estis viroj kaj 39 virinoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Paredes estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo lime al Alkarjo, en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 830 m; je 66 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 98 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 15 km el Tarancón, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 19.36 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′57″N 2°51′16″O.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de tiu malgranda setlejo estis kurioza kun nombraj reloĝadoj kaj senloĝadoj sinsekve laŭ la paso de la tempo. Dekomence oni trovis restojn de Bronzepoko kaj de la epoko de Romia Imperio, sed poste oni senloĝigis la areon kaj nur je kristana eopko kiam okazis la reloĝado de la zono de Huete setlis tie kelkaj familioj. La kromnomo de "Melo" uziĝis poste kiam la domaro ekapartenis al la portugala familio Melo. Poste denove oni senloĝigis la setlejon kaj en la 18a jarcento en dokumentoj estas menciita kiel Senloĝejo de Paredes. Fine de la 18a jarcento oni reloĝigis ĝin baze sur senjora domo kaj tiuj por la servistoj, kaj tiele dependis de proksimaj vilaĝoj. En la censo de 1877 jam aperas kiel aparta vilaĝo separita de la municipo de Huelves.

La bieno (aktuala teritorio de Paredes) estis vetita kaj perdita dum kartoludo en la Kasino de Madrido, kaj restis favore de la notario González Vallarino ĝis kiam en 1950 estis juĝprenita de la ŝtato.

La aktuala vilaĝo estas kcoloniejo kreita por reloĝigi 50 familiojn devenajn de la jam abandonita vilaĝo Santa María de Poyos (Provinco Gvadalaĥaro) kovrita sub la akvo de la Akvorezervejo de Buendía. Tiuj ekalvenis fine de la dua duono de 1951 por eklabori la terojn kiuj korespondis al ili, sed, dumtempe, iri revenis al Santa María de Poyos post laboro. Dekomence ili loĝis en la domoj de la iama bieno, poste en barakego ĝis fino de 1955 kiam oni ekdonis al ili definitivajn domojn kaj kortojn, intence konstruitajn kio ĝis nun konstituas la ĉefan strukturon de la vilaĝo.

La Palacdomo estis malkonstruita en 2002 por deklaro de ruino kaj fizike kaj ekonomie ĉar ne estis farita reformo por manko de dialogo de institucioj aŭ eblaj interesitoj.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis de partio de dekstruloj kaj de po du personoj de nur du familioj, nome ekde 1979 al 1987 Tomás Torrecilla de AP (dufoje), ekde 1987 al 1995 Arturo Moreno Botija de PP (dufoje), ekde 1995 al 2007 María del Mar Torrecilla Botija de PP (trifoje) kaj ekde 2007 Jesús Moreno Botija de PP (dufoje).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Loĝejoj.

Urba strukturo[redakti | redakti fonton]

Tipa de la reloĝigaj vilaĝoj de mezo de la 20a jarcento, strata mapo sufiĉe regula kaj etendaj domoj unufamiliaj, kalkitaj kaj de proksimuma areo de 500 m², kio havigas ege etendan aspekton al la vilaĝo. En la aktualo oni disdividas loĝejojn por gajni monon kaj tio ŝanĝas la tradician aspekton, ĉefe ĉar oni ne respektas la urbanizajn regulojn. Aliflanke tio estas tialo ke en tiu vilaĝo estis lastatempe kresko de la loĝantaro, male al ĉiuj najbaraj kie okazas la malo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]