Pareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junulino el Rimatara, en franca Polinezio, kun pareo (1887)
"Hiva Oa"-dancistoj en pareoj ĉirkaŭ 1909
Knabino kun pareo

La pareo (el la tahita lingvo: pāreu) estas vestaĵo farita el kolora tuko. Oni uzas ĝin kiel zontukon, volvas ĝin laŭ la talio kaj nodigas ĝin. Ekzistas fakte multaj diversaj manieroj porti pareon.

Iam en Tahitio nur virinoj portis pareon, viroj portis zontukon nomita maro, sed nuntempe kaj virinoj kaj viroj portas pareojn.

Ie oni pentras pareojn mane, ofte kun floroj kaj viglaj koloroj.

En Eŭropo, pro sia malpezo, oni vidas multajn pareojn somere sur la strandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]