Parisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parisa
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1950 (1950-03-15) (74-jaraĝa)
en Tonekabon
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo kantistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.parissamusic.org/
vdr

Parisa (perse پریسا) (naskiĝis la 16-an de marto 1950 en Tonekabon) estas fama irana tradicia kantistino, kiu ankaŭ estas unu el la ĉefaj profesoroj de la irana tradicia kantado. Ŝia vera nomo estas Fateme Vaezi (perse فاطمه واعظی).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Parisa naskiĝis en norda urbo de Irano nome Tonekabon (kiu tiam nomiĝis Ŝahsavar شهسوار). Ŝi dum lerneja aĝo pro instigo de la patro partoprenis en artaj programoj ĝis kiam ŝi sukcesis iĝi la plej bona kantistino en la studenta konkurso de kantado en la tuta lando. Tiam, fama irana profesoro de muziko nome Mahmud Karimi (perse محمود کریمی) rimarkis ŝian talenton en tiu konkurso kaj li ekinstruis Parisa. Poste la registaro dungis ŝin pri la arto kaj ŝi dum tiu tempo havis plurajn artajn aktivaĵojn en diversaj urboj de la lando kaj ankaŭ ekster Irano.

Parisa en la 1970-aj jaroj
Parisa en 2015

Kantado[redakti | redakti fonton]

Parisa ludis gravan rolon en revivigo de irana tradicia muziko kune kun Darjuŝ Sefat (perse داریوش صفت) kiu estis aktiva pri tio. Poste ŝi dum 3 jaroj partoprenis en la festivalo de arto en Ŝirazo kaj tiam ŝi plene famiĝis. Ŝi instruis kantadon al inoj sed kiam la Irana revolucio en la jaro 1979 okazis, ŝi estis devigata lasi kantadon kaj ŝi nur povis daŭrigi instruadon. Tio okazis ĉar en Irano post la revolucio virinoj ne rajtis kanti.

Dum tiu tempo, malgraŭ tio ke preskaŭ ĉiuj iranaj artistoj lasis Iranon, ŝi ĉeestis kaj daŭrigis instruadon. Poste la registaro permesis ke virinoj povas fari koncertojn nur por virinoj sed ŝi neniam akceptis tion ĉar ŝi opinias ke tio ne rilatas al genroj kaj ĉiu devas ĝui la arton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]