Parizaj paroladoj de Abdul Baha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Parizaj Paroladoj de Abdul Baha
Parizaj Paroladoj de Abdul Baha
Parizaj Paroladoj de Abdul Baha
Aŭtoro ‘Abdu'l-Bahá
Eldonjaro 1932
Urbo Weinheim
Eldoninto La Nova Tago
Paĝoj 103
vdr

Parizaj Paroladoj de Abdul Baha. Tiuj paroladoj estas tradukitaj de Lidja Zamenhof. La esperantlingva 103-paĝa libro estas eldonita ĉe eldonejo La Nova Tago en Weinheim en la jaro 1932. Represo aperis en Sarbrukeno ĉe Eldonejo Artur E. Iltis en la jaro 1978.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ili pli sisteme komentas la 11 ĉefregulojn de la instruo de Baha' u'llah. Ne bezone akcenti pri la klara stilo de l' traduko. 
— 1931, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 166
Citaĵo
 Ĉi-paroladojn faris Abdul Bahaa dum la lastaj antaŭmilitaj jaroj (1912/13). Iliaj por ni plej interesaj partoj estas tiuj, antaŭvidantaj la mondmiliton, kaj la multaj paraleloj

al evangeliaj eldiroj (precipe al Luc. 12, 35) kaj al la vortoj pri fruktodonantaj kaj senfruktaj arboj). La dua parto analizas la dekunu principojn de Bahaa-movado, aldonante krome kelkajn interpeladojn, la klarigon rilate la kvar specojn de amo, kaj leteron pri la valoro de la virinoj. Por bona stilo de la traduko garantias la familia nomo Zamenhof,

ioma trouzo de — ad kaj kelkfoja ne-uzo de la artikolo ne povas modifi tian juĝon. Superflua por esperanta eldono eble estas la antaŭparolo rilate la anglan tradukon. 
— Dr. fil. Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.91 (nov 1932)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]