Park Chan-wook

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PARK Chan-wook (박 찬욱, naskiĝis je la 23-a de aŭgusto 1963) estas sud-korea reĝisoro kaj scenaristo. Li kreskis en Seulo kaj studis filozofion en la Sogang-Universitato, kie li fondis kinogrupon nomitan Film Gang kaj eldonis multajn artikolojn pri nuntempa kino. Post spektado de Vertigo de Alfred Hitchcock li ekdeziris iĝi reĝisoro. Kiam li finis sian edukadon, li ekkunlaboris, kiel asista reĝisoro, pri filmoj kiel Kkamdong (Yu Yeong-Jin) kaj Skizo pri pluva tago [A Sketch of a Rainy Day] (Kwak Jae-yong).

Lia unua filmo estis La luno estas... la sonĝo de la suno (1992, 달은 해가 꾸는 꿈). Post kvin jaroj li faris sian duan filmon, Trio. Neniu el tiuj estis sukceso. 2000 estis la jaro de lia granda famiĝo pro la filmo Gongdong gyeongbi guyeok JSA (공동경비구역 JSA, Komuna sekureca regiono), kiu eĉ superis Shiri de Kang Je-gyu, la plej spektatan sud-korean filmon. La enspezoj de ĝi donis al Park liberecon, kiu ebligis al li krei pli sendependan filmon. La rezulto estis Boksuneun naui geot (2002, 복수는 나의 것, Solidareco por la Venĝulo).

Liaj tri venĝotemaj filmoj estas Sympathy for Mr. Vengeance (Solidareco por la Venĝulo), Oldboy (2003, 올드보이, Maljunulo) kaj Chinjulhan geomjasshi (2005, 친절한 금자씨, Solidareco por la Venĝulino). Post kiam li gajnis la Grandan Premion (Grand Prix) de la Festivalo de Cannes de 2004 per la filmo Oldboy, ĵurnalisto demandis lin kial «la venĝo ĉiam ripetiĝas en liaj filmoj?». Park malkonsentis. Li opinias, ke la filmoj ilustras, kiel venĝo ĥaosigas la vivon de homoj, ĉar la moderna vivo ne lasas sufiĉe da ebloj por liberiĝi de kolero kaj venĝemo.

Lia sekva projekto, filmo pri mens-malsanulo, kiu pensas ke ŝi estas milita roboto, komenciĝis en marto 2006.

La fama usona reĝisoro Quentin Tarantino estas zeloto de Park kaj publike diris ke li, kiel ĉefĵuĝisto de la Filmfestivalo de Cannes en 2004, volis doni la Oran Palmon al Oldboy (Fahrenheit 9/11 de Michael Moore ricevis ĝin). Oldboy ricevis la Ĵurian premion, la due plej grandan premion.

Filmaro

Kiel reĝisoro

Kiel scenaristo