Parko Güell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Parc Güell (diru: "guejl") estas parko situanta en Barcelono. La fama verkisto kaj arĥitekto Antoni Gaudí kreis ĝin inter la jaroj 1900 kaj 1914, ĝi kompleksas areon de 17,18 ha. Komisianto por la parko estis la industriisto Eusebi Güell. Ekde 1984 la parko estas akceptita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Parko Güell kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Parkon Güell kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Barcelono:

Sed nun jam Fidiaso al Dilmunido parolas,
gvidante lin denove en la rondira vojaĝo,
dum aŭskulteblas ankaŭ trobadorkanta muziko:
-Ni nun ŝvebadas super la Barcelona grafurbo,
kie alfingras nuben Sanktfamilia Preĝejo,
kun orgenblovaj turoj kaj Gŭejla parko fabela,
pri kiu vere ajnas, ke faris in la feinoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]