Parko Memento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko Memento
parko de skulptaĵoj
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Estiĝo 1993
Koordinatoj 47° 25′ 35″ N, 18° 59′ 56″ O (mapo)47.426318.9989Koordinatoj: 47° 25′ 35″ N, 18° 59′ 56″ O (mapo)
Parko Memento (Budapeŝto)
Parko Memento (Budapeŝto)
DEC
Parko Memento
Parko Memento
Situo de Parko Memento
Map
Parko Memento
Retpaĝo https://www.mementopark.hu
vdr
Unusola skulptaĵo pri Karl Marx kaj Friedrich Engels de 1971
Skulptaĵo kun titolo "Armiĝu!", kiu troviĝis pli frue ĉe la iama skulptaĵo de Stalino

Memento-Parko (hungare Memento ParkSzoborpark = statua parko) estas subĉiela muzeo en Budapeŝto, kiu prezentas 42 skulptaĵojn de la socialismo. Tiuj skulptaĵoj troviĝis diversloke en la hungara ĉefurbo.

La parko situas ĉe la strato Balatoni út en la sud-okcidento de Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la socialismo oni decidis, ke la komunismaj skulptaĵoj ne estu disrompitaj, sed estu prezentitaj en muzeo. Ĝi pretiĝis en 1993. Pri Stalino ne restis skulptaĵo, ĉar en 1956 la revoluciuloj disrompis ĝin, tial tie prezentiĝas nur la botoj sur stablo, kiu tamen pluvivis la revolucion. Pri Lenino konstruiĝis skulptaĵo nur en 1965. Du skulptaĵoj pri la soldatoj Ostapenko kaj Steinmetz pluvivas en la memoroj, ĉar ili prezentiĝis ĉe enirejoj de gravaj aŭtovojoj. Ankaŭ nun oni diras: ni renkontiĝu ĉe Ostapenko! Tie estas malplenaĵo, tamen ĉiu konas la iaman lokon de Ostapenko.

Enirejo[redakti | redakti fonton]

La enirejo de la muzeo similas al klasikisma konstruaĵo, tamen ĝi estas nur komunisma kuliso. Interne estas prezentataj ne nur skulptaĵoj, sed ankaŭ memoraĵoj, muzikaĵoj, libroj, eldonaĵoj, la fama orientgermana aŭto "Trabant". La arkitekturaĵoj estis faritaj laŭ planoj de Ákos Eleőd.