Parko Retiro
Parko Retiro en la hispana Jardines del Buen Retiro, sed pli famkonata nur kiel El Retiro, estas 118-hektara parko de Madrido. Ĝi estas unu el la plej konataj kaj simbolaj lokoj de la ĉefurbo de Hispanio. La ĝardeno estis konstruata por la ĝuado de la nobelaro okaze de donaco de la terenoj de la Grafo-Duko de Olivares al la reĝo Filipo la 4-a (Hispanio) . Kun la paso de la tempo la parko suferis plurajn modifojn, ne ĉiam planitaj, kiuj ŝanĝis la aspekton de la ĝardeno. Ekde ĝia konstruado ĝi estis nur por la nobelaro sed dum regado de Karlo la 3-a (Hispanio), unuafoje estis permesata la enirado de la civitanoj kondiĉe ke ili estu puraj kaj bone vestitaj. Dum la franca invado, en 1808, la ĝardenoj estis parte detruitaj pro ĝia uzado kiel fortikaĵo de armeo de Napoleono Bonaparto. La palaco estis tute detruita. Post la fino de la milito kaj sendependiĝo, Fernando VII (1814–1833) rekonstruigis ĝin kaj malfermigis parton de la ĝardeno al la popolo kiel antaŭe faris la reĝo Karlo la 3-a.
Post la revolucio de 1868, la ĝardenoj iĝas municipa proprietaĵo kaj ĝiaj pordoj estas malfermitaj al ciuj civitanoj.