Parko de Bercy
El Vikipedio
La parko de Bercy [bersi] (franclingve parc de Bercy) estas aro da tri ĝardenoj lokitaj en la 12-a arondismento de Parizo, en la kvartalo Bercy, inter la Palais Omnisports de Paris-Bercy kaj la komerca centro Bercy Village. Ĝi etendiĝas sur 14 hektaroj, kaj estas do unu el la plej vastaj parkoj de la franca ĉefurbo.
La tri ĝardenoj [redakti]
La parko konsistas el tri ĝardenoj kreitaj de la arkitektoj Bernard Huet, Madeleine Ferrand, Jean-Pierre Feugas kaj Philippe Raguin inter 1993 kaj 1997.
- La ĝardeno plej proksima al Bercy Village nomiĝas "La romantika ĝardeno" (le Jardin romantique), kaj entenas akvukojn kun fiŝoj.
- Du pasejoj direktas al "la Parteroj" (les Parterres), ĝardeno dediĉita al plantoj kaj al ilia prizorgado, kun ekzemple hortikulturejoj akceseblaj al knaboj.
- La parto plej proksima al la spektaklejo nomiĝas "la Herbejoj" (les Prairies), kaj konsistas el vastaj gazonoj kun kelkaj grandaj arboj. En tiu parto kutimas la junuloj organizi futbalmaĉojn.