Parlamenta baloto en Grekio la 17-an de junio 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
seĝoj en la nova parlamento:
  •  Nea Dimokratia: 129 seĝoj
  •  Koalicio de la Radikala Maldekstro: 71 seĝoj
  •  Tutgrekia Socialista Movado: 33 seĝoj
  •  Sendependaj Grekoj: 20 seĝoj
  •  Ora Tagiĝo: 18 seĝoj
  •  Demokratia Maldekstro (ΔΗΜΑΡ, DIMAR): 17 seĝoj
  •  Komunista Partio de Grekio: 12 seĝoj
  • La 17-an de junio 2012 okazis plia baloto pri la grekia parlamento, post kiam la antaŭa baloto de la 6-a de majo ne rezultigis klaran kaj regopovan parlamentan plimulton. La rezultoj sume bildiĝas en la skemo dekstre:

    Laŭ la ciferoj klaras ke la konservativa partio Nea Dimokratia gvide partoprenas en nova registaro. Teorie eblas koalicio kun aŭ la ekskomunisma Koalicio de la Radikala Maldekstro aŭ la socialdemokratia Tutgrekia Socialista Movado aŭ ambaŭ. Jam vespere de la 17-a de junio, la socialdemokratia partiestro Evangelos Venizelos klarigis ke li en nova registaro postulos partoprenon de la Koalicio de la Radikala Maldekstro, kiu en majo kaj junio tre agitis kontraŭ la politiko de ŝtata ŝparado, por teni apartenon de Grekio en la Eŭrozono: kaj la konservativuloj kaj la socialdemokratoj timus regi la landon kontraŭ ribelema ekskomunisma movado, kiu havus la kapablon agite movigi civitanan amason kontraŭ registaro pri kies agoj ĝi mem ne respondecus.
    Post raportado de ĉiuj balotaj distriktoj, la ministro pri internaj aferoj de Grekio[1] la 18-an de junio publikigis la rezultojn pli detale:

    partio gvidanto(j) voĉoj procentaĵoj seĝoj ŝanĝiĝo al majo 2012
  •  Nea Dimokratia
  • Antonis Samaras 1 825 609 29,66 129 plus 21 seĝoj
  •  Koalicio de la Radikala Maldekstro
  • Aleksis Tsipras 1 655 053 26,89 71 plus 19 seĝoj
  •  Tutgrekia Socialista Movado
  • Evangelos Venizelos 755 832 12,28 33 minus 8 seĝoj
  •  Sendependaj Grekoj (ANEL)
  • Panos Kamenos 462 456 7,51 20 minus 13 seĝoj
  •  Ora Tagiĝo
  • Mikolaos Miĥaloliakos 425 980 6,92 18 minus 3 seĝoj
  •  Demokratia Maldekstro (DIMAR)
  • Fotis Kuvelis 385 079 6,25 17 minus 2 seĝoj
  •  Komunista Partio de Grekio
  • Aleka Papariga 277 179 4,50 12 minus 14 seĝoj
  •  Popola Ortodoksa Alarmo (LAOS)
  • Georgios Karatsaferis 97 099 1,58 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Ekologiistaj Verduloj
  • 6-membra komitato 54 421 0,88 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Movado "Mi Ne Pagas"
  • Vasilis Papadopulos 23 734 0,39 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Greka Kontraŭkapitalista Maldekstro
  • 21-membra komitato 20 389 0,33 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Postsekvantoj de Kapodistrias
  • Miĥail Iliadis 17 771 0,29 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Unio de Centristoj (EK)
  • Vasilis Leventis 17 191 0,28 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Pirata Partio de Grekio (KPE)
  • I. Panagopulos 14 169 0,23 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Tutatenana Movado (PAN.KI) [2]
  • Jiorgos Betsikas 12 439 0,20 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Marksisma-Leninisma Partio de Grekio
  • 4-membra komitato 7 648 0,12 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Nacia Espero (EE)
  • Jiorgios Papadopulos 4 303 0,07 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Liberala partio
  • Manolis Kaligianis 615 0,01 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Sendependaj kandidatoj
  • 416 0,01 0 neniu ŝanĝiĝo
  •  Nacia Rezista Movado (KEAN)
  • Ipokratis Savuras 80 0,001 0 neniu ŝanĝiĝo

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. informoj de la ministro pri internaj aferoj de Grekio pri la balotaj rezultoj greke Arkivigite je 2012-06-19 per la retarkivo Wayback Machine kaj angle Arkivigite je 2012-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
    2. origine kreata el anoj de la Tutatenana Sporta Klubo, unuavice nepolitika organizaĵo