Parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parlamento estas la reprezentantaro de la civitanoj, federitaj ŝtatoj aŭ lokaj teritorioj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas buĝeton. Cetere, ĝin oni kutime alnomas Leĝofara Povo kontraste al la Ekzekutiva Povo (registaro).

Parlamento povas estas unu-, du- aŭ plur-ĉambra. La parlamento de federacia ŝtato estas ĝenerale duĉambra, t.e. unu ĉambro por reprezenti la civitanojn, la alia por reprezenti la federitajn ŝtatojn.

  • Landoj kun parlamento unuĉambra: la antaŭa Jugoslavio de marŝalo Tito...
  • Landoj kun parlamento duĉambra: Britio, Nederlando, Francio, Usono, Svisio...
  • Landoj kun parlamento plurĉambra: la iama Napoleona Francio (kvarĉambra)...

Ĝenerale, almenaŭ unu el la ĉambroj konsistas el homoj rekte aŭ nerekte elektitaj de la voĉrajta civitanaro. La eventualaj aliaj ĉambroj povas konsisti el dumvivaj, iam nomumitaj membroj, de homoj elektitaj de lokaj elektitoj...

La parlamento rolas diversmaniere laŭ la ŝtata reĝimo.

Vidu ankaŭ