Parlamento de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama bildo de la parlamentejo en Vieno

La parlamento de Aŭstrio konsistas el du "ĉambroj":

La oficperiodo de la anoj de la Nacia Konsilio ĝis estas kvar jaroj - kvankam dum 2007 oni decidis estonte ŝanĝi la periodon al kvin jaroj. La anoj elektiĝas per ĝeneralaj balotoj. Kontraste al aliaj parlamentoj (ekzemple la germana parlamento Bundestag) la Nacia Konsilio havas la eblon malfondi sin mem. La nacia konsilio estas la pli grava parlamenta ĉambro rilate al la kreo de novaj leĝoj, praktike ĝi havas la kompletan legislativan potencon.

La Federacia Konsilio konsistas el reprezentantoj de la unuopaj federaciaj landoj de Aŭstrio: la reprezentantoj elektiĝas de la landaj parlamentoj laŭ la procentaĵoj de sampartianoj en la landaj parlamentoj. En la plej multaj kazoj la Federacia Konsilio nur havas la eblecon bloki leĝojn deciditajn de la Nacia Konsilio, kvankam la Nacia Konsilio en tiu kazo havas la eblecon malvalidigi tiun blokon per speciala "persista decido" ("Beharrungsbeschluss").

Ambaŭ parlamentaj ĉambroj kune konsistigas la "Federacian Kunvenon" (germane Bundesversammlung, kiu havas kelkajn gravajn konstituciajn rajtojn, ekzemple la nomumon de la ŝtata prezidento. Ankaŭ la rajton deklari militon al alia nacio havas nur la Federacia Kunveno.

La ŝtata parlamentejo en Vieno, kiun uzas ambaŭ parlamentaj ĉambroj, konceptis la arkitekto Theophil von Hansen. Krome du pliaj konstruaĵoj, en la strato Reichsratsstraße kaj la "palaco Epstein" [Epŝtajn] en la Viena Ringstrato uziĝas fare de la parlamento.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la parlamento