Parlamento de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Parlamento de Aŭstrujo)
Parlamento de Aŭstrio
emblemo
duĉambra parlamento
Komenco 1861 (kiel Reichsrat)
Geografia situo 48° 12′ 29″ N, 16° 21′ 33″ O (mapo)48.2080555616.35916667Koordinatoj: 48° 12′ 29″ N, 16° 21′ 33″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Parlamento de Aŭstrio
Parlamento de Aŭstrio (Vieno)
Parlamento de Aŭstrio (Vieno)
DEC
Parlamento de Aŭstrio
Parlamento de Aŭstrio
Lokigo de Vieno en Aŭstrio
Map
Parlamento de Aŭstrio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Parlamento de Aŭstrio
Österreichisches Parlament
Fondodato 1861 (kiel Reichsrat)
TTT-ejo www.parlament.gv.at
vdr
Panorama bildo de la parlamentejo en Vieno

La parlamento de Aŭstrio konsistas el du "ĉambroj":

La oficperiodo de la anoj de la Nacia Konsilio estas kvin jaroj (ĝis 2008 estis kvar jaroj). La anoj elektiĝas per ĝeneralaj balotoj. Kontraste al aliaj parlamentoj (ekzemple la germana parlamento Bundestag) la Nacia Konsilio havas la eblon malfondi sin mem. La nacia konsilio estas la pli grava parlamenta ĉambro rilate al la kreo de novaj leĝoj, praktike ĝi havas la kompletan legislativan potencon.

La Federacia Konsilio konsistas el reprezentantoj de la unuopaj federaciaj landoj de Aŭstrio: la reprezentantoj elektiĝas de la landaj parlamentoj laŭ la procentaĵoj de sampartianoj en la landaj parlamentoj. En la plej multaj kazoj la Federacia Konsilio nur havas la eblon bloki leĝojn deciditajn de la Nacia Konsilio, kvankam la Nacia Konsilio en tiu kazo havas la eblon malvalidigi tiun blokon per speciala "persista decido" ("Beharrungsbeschluss").

Ambaŭ parlamentaj ĉambroj kune konsistigas la "Federacian Kunvenon" (germane Bundesversammlung, kiu havas kelkajn gravajn konstituciajn rajtojn, ekzemple la nomumon de la ŝtata prezidento. Ankaŭ la rajton deklari militon al alia nacio havas nur la Federacia Kunveno.

La ŝtata parlamentejo en Vieno, kiun uzas ambaŭ parlamentaj ĉambroj, konceptis la arkitekto Theophil von Hansen. Krome du pliaj konstruaĵoj, en la strato Reichsratsstraße kaj la "palaco Epstein" [Epŝtajn] en la Viena Ringstrato uziĝas fare de la parlamento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]