Parlamento de Kantabrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parlamento de Kantabrio
emblemo
parlamento de aŭtonoma regiono de Hispanio
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Hospital of San Rafael (Santander), Hispanio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la Parlamento de Kantabrio.

La Parlamento de Kantabrio (hispane, Parlamento de Cantabria) estas la leĝofaranta organo de la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la regiona ĉefurbo, Santandero. La membroj de la parlamento, kies tasko estas reprezenti la kantabran civitanaron, estas elektitaj per, egala, libera, rekta, sekreta kaj universala voĉdonado. Ĝis 1998 ĝia oficiala nomo estis Regiona Asembleo de Kantabrio.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La parlamento konsistas el 35 seĝoj. Membroj ariĝas en kvin grupoj:

Grupoj en la Parlamento de Kantabrio

Nomo Partioj Proparolanto Estro Seĝoj
Popola Parlamenta Grupo (GPP) Popola Partio (kantabra sekcio) Eduardo Van den Eynde Ignacio Diego 13
Regionisma Parlamenta Grupo (GPR) PRC Rafael de la Sierra Miguel Ángel Revilla (P) 12
Socialista Parlamenta Grupo (GPS) PSOE (kantabra sekcio) Rosa Eva Díaz Tezanos Lola Gorostiaga 5
Grupo de Podemos (GPP) Podemos Verónica Ordoñez José Ramón Blanco 3
Diversa Grupo (GM) Ciudadanos Rubén Gómez González Rubén Gómez González 2